Zoltán Nyári
Zoltán Nyári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nyári Zoltán István |
Naskiĝo | la 8-an de marto 1970 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1989–1993) |
Familio | |
Edz(in)o | Patrícia Horváth (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto operetkantisto |
Zoltán Nyári [njAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyári Zoltán estas hungara operkantisto (tenoro), aktoro.
Zoltán Nyári [1] naskiĝis la 8-an de marto 1970 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Nyári jam dum la lernejaj jaroj lernis muzikon pri violono, poste li kantadis en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). Li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1993, lia ĉefinstruisto estis István Iglódi. Post siaj studoj li apartenis al trupo de Teatro de Kecskemét. Ekde 1995 li ne ligiĝas al trupoj, sed li havis rolojn dum jardeko en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1998 li debutis kiel operkantisto en Teatro Szigligeti (Szolnok). En la sekva jaro li plulernis en Parizo, poste li lernis en studio de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 2004 li debutis en la Operejo. En la teatra jaro 2006 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen). Kelkfoje li kantadis jam ankaŭ eksterlande. Li ricevis premion en 2005.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Molière: Tartufo — Valér
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Dudás; Thisbe
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala versio) — Hosszú
- Ferenc Lehár: A víg özvegy — Rosillon
- Georges Bizet: Carmen — Don José
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — Don Basilio
- Don Giovanni — Don Ottavio
- Die Zauberflöte — Tamino
- Giuseppe Verdi:
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer — Erik
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Heinrich der Schreiber
- Das Rheingold — Froh
Elektitaj similaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Világszám! (2004) - rolo en kina filmo
- Kutyakomédiák (1992) - rolo en televizia filmo
- Frigyes Hidas: Requiem (1996) - rolo en televizia filmo
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj aŭ kantoj [2]