Christoph Sonntag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Sonntag
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1654 (1654-01-28)
en Weida
Morto 6-an de julio 1717 (1717-07-06) (63-jaraĝa)
en Altdorf apud Nürnberg
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • parson • Protestanta teologo
vdr

Christoph SONNTAG (naskiĝinta la 28-an de januaro 1654 en Weida, mortinta la 6-an de julio 1717 en Altdorf apud Nürnberg) estis germana teologo protestantisma.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la lernejo Landesschule Pforta li studis en Jena unue lingvosciencon kaj filozofion kaj bakalaŭriĝis tie en la 10.9.1674 pri filozofio. Poste li okupiĝis - ĉefe sub la instruado de Johannes Musaeus - samloke teologion ĝis sia voko kiel privata instruisto de la filoj de la grafo de Bieberstein en Oppurg. Samloke li ekdeĵoris post du jarojn kiel paroĥestro kaj restis sampostene dum deko da jaroj. Poste li iĝis superintendanto en Schleusingen. Post kvin jaro la urbo Nürnberg proponis igi lin profesoro pri teologio kaj superintendanto de la spirituala ministerio en Altdorf (1690).

Sonntag sekvis la vokon kaj doktoriĝis pri teologio en oktobro 1690 en Jena kaj la saman jaron alvenis ankoraŭ en Altdorf. Tie li ne nur plenumis siajn teologion deĵoron sed iĝis pluse profesoro pri la helena lingvo en 1699. Laŭdire li regis la grekan lingvon kvazaŭ same bone kiel la gepatran germanan. Ĝis progresinta aĝo li ade faris prelegojn kaj verkis kaj disputis kaj ekzamenis. Vokoj veni aliloken ekz. en 1693 al Lüneburg, en 1696 al Vajmaro, li ne sekvis. Li estis kvar fojojn rektoro universitata kaj ok fojojn dekano de la teologia fakultato. Danke al li la Akademio de Altdorf ricevis en 1697 privilegion imperiestran permesantan doktorigojn de teologoj.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Laŭ konvinko Sonntag estis ortodoksa sed milda luterano. Li ja kondamnis kiel aliaj teologoj de Wittenberg kaj Lepsiko la aperintan pietisman modon sed neniam jesus persekuton de la instruistoj. Oni bone sentis la instruadon de Musaeus ĉe li, por kiu la lutera pieco superis ĉion ajn doktrinan.

Lia unua biografo estis Zeltner (en Vitae theologorum Altorphinum de 1722 (4°) p. 448 sekvv. Sonntag mem verkis 119 disputoj en la latina respektive la germana lingvo kaj 12 en la greka.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Sonntag, Christoph" de Paul Tschackert en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 34 (1892), p. 642, kio legeblas tie ĉi interrete.