András Stohl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Stohl
András Stohl en 2007 en Nacia Teatro en Budapeŝto
András Stohl en 2007 en Nacia Teatro en Budapeŝto
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1967 (1967-02-23) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Infano Luca Stohl
Okupo
Okupo aktoroprezentisto • televida aktoro
vdr

András Stohl [andrAŝ ŝtol], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stohl András estas hungara aktoro, voĉoaktoro, televidisto.

András Stohl [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1967 en Budapeŝto.

András Stohl

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Stohl frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1990. Liaj ĉefaj instruistoj estis Gábor Székely (reĝisoro) kaj Gábor Zsámbéki. Jam antaŭ la diplomo li havis rolojn de Teatro Katona József. Baldaŭ li ofte havis ankaŭ diversajn taskojn en pluraj programoj de privataj televizioj, tial li devis forlasi la teatron en 2001. 2 jarojn li ne ligiĝis al teatro, inter 2003 kaj 2013 li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Gaja Teatro. Ekde 2017 li denove ne havas aktoran postenon. Li ricevis plurajn premiojn inter 1992-2016. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje, baldaŭ ili eksgeedziĝis.

Liaj skandaloj[redakti | redakti fonton]

En 2002 pro laŭvoja akcidento li devis pagi sumon da monoj. En 2006 policanoj akuzis lin pro kokaino, post 4 jaroj pro akcidento la sangoekzameno jam pruvis kokainon. En 2010 li kaŭzis karambolon, poste li forlasis la lokon antaŭ alveno de la polico. La ekzameno pruvis la ebrion, tial li estis kondamnita 10 monatojn, li liberiĝis post 5 monatoj. En 2014 li ŝtelis alkoholan botelon en drinkejo.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Teljes napfogyatkozás (1989)
  • Kisváros (televizia serio, 1993-2001) – pluraj roloj
  • Sonĝoaŭto (nova versio en 2000) – vira ĉefrolo
  • Nejem, nőm, csajom (2012) – Attila
  • pluraj partoprenoj en distraj televiziaj programoj

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]