Harcaj etŝpuraj fervojoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harcaj etŝpuraj fervojoj
emblemo
transporta firmao
Komenco 1-a de februaro 1993 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Wernigerode
Moto Die Größte unter den Kleinen
Membro de Association of German Transport Companies vd
Posedata de Distrikto Harco vd
Posedatoj Bahnbetriebswerk Wernigerode Westerntor vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
vdr

La societo Harcaj etŝpuraj fervojoj - germane Harzer Schmalspurbahnen GmbH, mallonge HSB - estas fervoja kompanio, kiu havas reton de proksimume 140 kilometroj da etŝpuraj fervojaj linioj en la mezalta montaro Harco en centra Germanio - plejparto el la trajnoj de la reto moviĝas per tradiciaj vaporlokomotivoj. Administra centro de la societo estas la urbeto Wernigerode [vernigerRO:de]. Laŭ la stato de 2017 temas pri la plej longa kontinua fervoja reto de vaporlokomotivaj trajnoj en Eŭropo. La reto de fervoja ŝpuro de unu metro konsistas el la linioj Harzquerbahn [HARCkverba:n] ("fervojo trans la montaro Harco"), Selketalbahn [ZELketa:lba:n] ("fervojo de la valo Selke" ) kaj Brockenbahn [BROk'nba:n] ("fervojo de la monto Brocken"). Ankaŭ la komencaj literoj de la tri fervojaj linioj konsistigas la mallongigon HSB. La fervojaj linioj servas grandparte al turistoj, sed ne nur funkcias en somero, kiam estas aparte multaj da turistaj migrantoj en la regiono, sed dum la tuta jaro.

vaporlokomotivo de la reto forlasas la tunelon Thumkuhlental

Tri el la ses finstacioj de la fervoja reto - Nordhausen Nord, Quedlinburg kaj Wernigerode - ankaŭ estas stacidomoj de la normalŝpura trajnreto de la nacia fervoja kompanio Deutsche Bahn. En Germanio laŭ la stato de 2017 nur estas du aliaj restintaj etŝpuraj fervojaj linioj, kiuj transportas kaj personojn kaj varojn: la aliaj du estas Brohltalbahn inter la montaro Eifel okcidente kaj la urbeto Brohl borde de la rivero Rejno okcidente, kaj Wangerooger Inselbahn sur la orientfrisa insulo Wangerooge en la Norda Maro.