Alfonso Sastre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso Sastre
Alfonso Sastre en 2008
Alfonso Sastre en 2008
Persona informo
Alfonso Sastre Salvador
Naskiĝo 20-an de februaro 1926 (1926-02-20)
en Madrido, Hispanio
Morto 17-an de septembro 2021 (2021-09-17) (95-jaraĝa)
en Hondarribia
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco hispana
Alma mater Politeknika Universitato de Madrido vd
Familio
Edz(in)o Eva Forest vd
Amkunulo Eva Forest
Profesio
Okupo verkisto
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • traduko vd
En TTT www.sastre-forest.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfonso SASTRE Salvador (naskiĝis la  20-an de februaro 1926(nun 1926-02-20) en Madrido - 17-a de septembro 2021 en Hondarribia) estis hispana verkisto, dramaturgo, eseisto kaj scenaristo. Liaj verkoj estas karakterizataj de forta socia engaĝiĝo, kun konstantoj kiel la ekspluatado de la homoj, la klasbatalo aŭ la ideo de libereco. Ek de la komenco de la 1970aj jaroj li partoprenis signife apoge al la eŭska naciisma maldekstro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfonso Sastre naskiĝis la  2-an de februaro 1926(nun 1926-02-02) en Madrido, en bonhava familio. Li kreskis kun tri gefratoj (Aurora, Ana kaj José) kaj ricevis katolikan formadon. Dum la enlanda milito li suferis la bombardadojn kaj la malsaton. En 1943 li komencis studi fluginĝenierion, sed li forlasis tiun studadon post nur dek kvin tagoj. En 1945 li fondis, kun kelkaj amikoj, la grupon "Nova Arto", kiu celis renovigi la hispanan teatron.

En 1947 li komencis studi filozofion kaj literaturon en la Centra Universitato de Madrido kaj fondis la ĵurnalon Raíz kun Juan Guerrero Zamora. Tie li publikigis sian tradukon de Das Urteil, de Franz Kafka. Kunlabore kun Medardo Fraile li skribis la komedion Comedia sonámbula. Li aktoris kun la universitata eksperimenta teatrogrupo en L'annonce faite à Marie de Paul Claudel. Li komencis kunlabori en la revuo La Horo kaj plenumis la unuan periodon de la militservo. En 1949 li komencis la teatraĵon Prólogo patético, kiun li finis en 1950; la verko estis malpermesita kaj la aŭtoro alproksimiĝis al marksismo kaj al socia teatro.

En 1950 Sastre kun José María de Quinto redaktis la Manifeston de la Teatro de Socia Agitado (TAS)[1] kaj komencis serion da polemikoj en ĵurnaloj, libroj kaj debatoj en defendo de la aktiva transformo de la socio pere de la teatro. Daŭre estis malpermesite al la grupo prezenti proprajn aŭ alies verkojn.

En 1953 li finis siajn studojn kaj atingis la unuan sukceson kun la prezentado de la dramo Escuadra hacia la muerte. Post tri prezentadoj ĝi estis malpermesita ĉar konsiderata kontraŭa al militistaro. En 1953 Sastre renkontis Eva Forest kiu estos lia edzino en 1955 kaj dumviva kamarado de luktoj.

Dum la periodo ĝis la fino de Frankismo Sastre verkis kaj tradukis multajn teatraĵojn kaj daure klopodis agadi kontraŭ la subpremadoj fare de la faŝisma reĝimo. Plurfoje li estis mallongtempe enprizonigita kaj kondamnita al punpagoj. En 1962 li membriĝis en la Komunista Partio de Hispanio kaj en la sekvantaj jaroj li vojaĝis interalie al Portugalio, Kubo kaj Kolombio. En 1974 lia edzino estis akuzata je subteno de la baska terorgrupo ETA kaj enprizonigata. Ankaŭ li mem estis akuzata je terorismo kaj la polico ruinigis ilian apartamenton.[2] Sastre estis ok monatojn kaj duonon en prizono antaŭ estis liberigita kaj poste senkulpigita.[3] Sekve kun la filino Eva, naskiĝinta en 1962, li translokiĝis al Bordozo dum la filoj Juan (naskiĝinta en 1956) kaj Pablo (naskiĝinta en 1958) estis en Kubo, respektive Italio. En februaro 1977 li estis forpelita de Francio kaj en majo la edzino estis liberigata. La unuiĝinta familio translokiĝis al Hondarribia en Euskadi.

Dum la sekvantaj jaroj li daŭre verkis dramojn, poemojn kaj eseojn. Li faris prelegojn en pluraj landoj, interalie en Germanio kaj Usono, kaj gajnis plurajn premiojn.

Li mortis en la 17-a de septembro 2021 en Hondarribia estante 95-jaraĝa.[4]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio Viareggio de Editori Riuniti (Italio) 1976
  • Premio Reseña 1978
  • Premio Nacional de Teatro 1985
  • Premio El Espectador y la Crítica de Valladolid 1985
  • Premio Ciudad de Segovia pro Los últimos días de Emmanuel Kant 1989
  • Premio Euskadi de Literatura pro Demasiado tarde para Filoctetes 1991

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Uranio 235 (1946)
  • Cargamento de sueños (1949)
  • Prólogo patético (1950)
  • El cubo de la basura (1951)
  • Escuadra hacia la muerte (1953), jam menciita kiel malpermesita; temas pri soldatoj de avangarda roto kiuj insurekcias kontraŭ sia oficiro, nome kontraŭ la absurdaĵo de sia situacio
  • El pan de todos (1953)
  • La mordaza (1954), defendanta la liberesprimon
  • Tierra roja (1954)
  • Ana Kleiber (1955)
  • La sangre de Dios (1955)
  • Muerte en el barrio (1955)
  • Guillermo Tell tiene los ojos tristes (1955)
  • El cuervo (1956)
  • Asalto nocturno (1959)
  • En la red (1959)
  • La cornada 1959
  • Oficio de tinieblas (1962)
  • El circulito de tiza o Historia de una muñeca abandonada (1962)
  • M.S.V. o La sangre y la ceniza (1965), pri Miguel Servet, aragona kuracisto ekzekutita pro antaŭeniro en la esplorado de la cirkula sistemo
  • El banquete (1965)
  • La taberna fantástica (1966), pri krimetulo serĉata de polico, kiu perdas sian tempon en drinkejaĉo; tiu verko atingis enorman sukceson kun du ĉiutagaj prezentoj en madrida teatro dum jaroj, ĉefe pro la profesieco de aktoro El Brujo.
  • Crónicas romanas, (1968)
  • Melodrama (1969)
  • Ejercicios de terror (1970)
  • Askatasuna (1971)
  • Las cintas magnéticas (1971)
  • El camarada oscuro (1972)
  • Ahola no es de leíl (1974)
  • Tragedia fantástica de la gitana Celestina (1978)
  • Análisis de un comando (1978)
  • El hijo único de Guillermo Tell (1980)
  • Aventura en Euskadi (1982)
  • Los hombres y sus sombras (1983).
  • Jenofa Juncal (1983).
  • El viaje infinito de Sancho Panza (1984).
  • El cuento de la reforma (1984).
  • Los últimos días de Emmanuel Kant (1985).
  • La columna infame (1986).
  • Revelaciones inesperadas sobre Moisés (1988).
  • Demasiado tarde para Filoctetes (1989).
  • Drama titulado A (1990).
  • ¿Dónde estás, Ulalume, dónde estás? (1990).
  • Teoría de las catástrofes (1993).
  • Lluvia de ángeles sobre París (1994).
  • Los crímenes extraños (1996)
  • ¡Han matado a Prokopius!
  • Crimen al otro lado del espejo
  • El asesinato de la luna llena
  • Alfonso Sastre se suicida (1997).
  • Drama titulado No (2001).

Eseoj kaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Drama y sociedad, Madrid, Taurus, 1956.
  • Anatomía del realismo, Barcelona, Seix Barral, 1965.
  • La revolución y la crítica de la cultura, Barcelona, Grijalbo, 1970.
  • Crítica de la imaginación, Barcelona, Grijalbo 1978.
  • Lumpen, marginación y jerigonça, Madrid, Legasa, 1980.
  • Escrito en Euskadi, Madrid, Revolución, 1982
  • Prolegómenos a un teatro del porvenir, Bilbao, Hiru, 1992
  • ¿Dónde estoy yo? Fuenterrabía, Hiru, 1994
  • El drama y sus lenguajes I, Fuenterrabía, Hiru, 2000.
  • Las dialécticas de lo imaginario (2000).
  • El drama y sus lenguajes II, Fuenterrabía, Hiru 2001.
  • Los Intelectuales y la Utopía, Madrid, Debate, 2002
  • Ensayo sobre lo cómico, Fuenterrabía, Hiru, 2002.
  • Limbus o los títulos de la Nada, Fuenterrabía, Hiru, 2002.
  • La batalla de los intelectuales, Cuba, 2003.
  • Manifiesto contra el pensamiento débil, Fuenterrabía, Hiru, 2003.
  • Cuatro dramas en la brecha. La Habana, Ed. Alarcos (2003).
  • El retorno de los intelectuales (kunaŭtoro), Fuenterrabía, Ed. Hiru, 2004.

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • El Paralelo 38, Madrid, Horizonte, 1964.
  • Las noches lúgubres, Madrid, Alfaguara, 1963
  • Flores rojas para Miguel Servet, Madrid, Ribadeneyra, 1967.
  • El lugar del crimen, Barcelona, Argos Vergara, 1982.
  • Necrópolis, Madrid, Grupo Libro 88, 1994
  • Historias de California, Fuenterrabía, Hiru, 1996

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Balada de la cárcel de Carabanchel y otros poemas celulares, Paris, Ruedo Ibérico, 1976
  • El Evangelio de Drácula, Camp de l'Arpa, 1976
  • El español al alcance de todos, Madrid, Sensemayá Chororó, 1978
  • T.B.O., Madrid, Zero-Zyx, 1978
  • Vida del hombre invisible contada por él mismo, Madrid, Endimyón, 1994
  • Residuos urbanos (unveröffentlicht).
  • Obra lírica y doméstica. Poemas completos. Fuenterrabía, Ed. Hiru, 2004.

Filmoj kaj televido[redakti | redakti fonton]

  • Scenaro de Amanecer en Puerta Oscura (1956, con José María Forqué).
  • Scenaro deLa noche y el alba (1957, con José María Forqué).
  • Scenaro deUn hecho violento (1957, con José María Forqué).
  • Scenaro de Historia de Carmen (1958, no rodado).
  • Dialogoj de Nunca pasa nada (con José Antonio Bardem).
  • Scenaro de A las cinco de la tarde (1960, basado en La cornada, kun Juan Antonio Bardem).
  • Scenaro de En el cuarto oscuro (siete historias para un cine de terror, 1986).
  • Scenaroj de la serio de TVE Miguel Servet o La sangre y la ceniza (1987-1988, kun H. Sáinz y José María Forqué).
  • Scenaro de Las aventuras españolas del doctor Frankenstein
  • Scenaro de La taberna fantástica

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sastre, Alfonso; de Quinto, José María (10a de Oktobro 1950). «Manifiesto del T.A.S.». La Hora. Alirita la 17an de Septembro 2021.
  2. Alfonso Sastre y Eva Forest, retenidos durante varias horas en San Sebastián, El País, 25a de Oktobro 1980.
  3. Alfonso Sastre, detenido en Francia y entregado a la policía española, El País, 6a de Februaro 1977.
  4. EFE, Muere el dramaturgo Alfonso Sastre a los 95 años Público, San Sebastián 17/09/2021 14:57 Alirita la 17an de Septembro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]