Dénes Buday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Buday
Dénes Buday
Dénes Buday
Persona informo
Naskonomo Buday Dénes József Mihály
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1890(nun 1890-10-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 19-an de oktobro 1963
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoHungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistopianisto • filmkomponisto
vdr

Dénes Buday [dEneŝ budai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buday Dénes, en Germanio Dénes von Buday estis hungara komponisto. Lia plena nomo estis Buday Dénes József Mihály.

Dénes Buday (maldekstre)

Dénes Buday [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1890 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Buday frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, jam dum la lernojaroj li provis komponadi. Li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto), lia plej gravaj instruistoj estis János Koessler kaj Jenő Hubay. Post siaj studoj li estis komponisto de kabaredo de Endre Nagy (verkisto) (1911–1914), poste al aliaj kabaredoj. Lia unua opereto estis prezentita en 1916. Inter 1919 kaj 1924 li estis muzika dramaturgo en Vieno. Heimenveninta li okupiĝis nur pri komponadoj. Inter 1931 - 1936 li aranĝis kantistan triopon, ili estis aŭdeblaj en la Hungara Radio. Dum la 2-a mondmilito li komponadis ankaŭ patriotajn muzikaĵojn (laŭ la komunistoj ili estis kontraŭ Sovetunio), tial li estis neglektita inter 1949 - 1959. En tiu periodo li muzikadis en kafejo. Li edziĝis trifoje, sed la dua kaj tria edzino estis la sama.

Elektitaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szerelmes város (1936)
  • Zwischen Strom und Steppe (1939)
  • Magyar feltámadás (1939)
  • En Eŭropo ie (1947)
  • Ünnepi vacsora (1956)

Elektitaj aliaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • A hangod elkísér (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]