Alexander Gottlieb Baumgarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de Aesthetica (1750) de Alexander Gottlieb Baumgarten.
Alexander Gottlieb Baumgarten
Persona informo
Alexander Gottlieb Baumgarten
Naskiĝo 17-an de julio 1714 (1714-07-17)
en Berlino
Morto 27-an de majo 1762 (1762-05-27) (47-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Odro
Lingvoj germana vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleFriedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Familio
Gefratoj Siegmund Jakob Baumgarten • August Joseph Baumgarten vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • universitata instruisto • teologo • aesthetician vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
Verkado
Verkoj Aesthetica vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Gottlieb Baumgarten (Berlino, 17a de julio 1714 – Frankfurto ĉe Odro, 27a de majo 1762) estis germana filozofo kaj profesoro.

Li studis en la Universitato de Halle. En 1740 li estis nomumita profesoro de filozofio de Alma Mater Viadrina (aktuale refondita kiel Eŭropa Universitato Viadrina), kie li restis 22 jarojn, post kio li mortis relative frue. Li profesoris la unuan kurson pri estetiko en 1742 en tiu universitato.

Baumgarten estis sekvanto de Christian Wolff kaj de Gottfried Leibniz. En sia verko Meditationes philosophicae de nonnullis ad poema pertinentibus (1735) li enkondukis por unua fojo la terminon "estetiko", per kiu li referencis la sciencon kiu temas pri la sensa konaro kiu alvenas al la kapto de tio bela kaj esprimas sin en la bildoj de arto, male al la logiko kiel scienco de la kogna sciaro. Al problemoj de la sensa konaro li dediĉis sian nefinitan verkon Aesthetica (v. I, 1750; v. II, 1758). Baumgarten ne estas konsiderata la fondinto de la estetiko kiel scienco, sed la termino enkondukita de li mem en la filozofia kampo plenumas la necesojn de la esplorado en tiu fako de la sciaro, kaj tiele ĝi atingis ampleksan disvastigon.

Pri belo[redakti | redakti fonton]

En sia Metafiziko (1735), kaj poste por la titolo de libro (1850), Alexander Baumgarten proprigis la vorton aesthetica (sentopovo, ricevemo je sentoj) al la studado de arta gusto (aprezo), aŭ la jam delonge ekzistanta filozofio koncerne sagacan kaj ĝustan sencon pri la kvalitoj kaj mankoj de artaj verkoj.

En § 451 de Metafiziko, Baumgarten difinis bongusto, en ĝia plej larĝa signifo, kiel la kapablo juĝi laŭ la sensoj, anstataŭ laŭ la intelekto. Tia juĝo de gusto, liaopinie, baziĝas sur sentoj de plezuro aŭ malkontento. Scienco de estetiko estus, laŭ Baumgarten, deduktado de la reguloj aŭ principoj de arta aŭ natura beleco surbaze de multaj ekzemploj de individua gusto. Sen tia scienco, ekzistus neniu kialo diskuti arton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio chorographica, Notiones superi et inferi, indeque adscensus et descensus, in chorographiis sacris occurentes, evolvens (1735)
  • Meditationes philosophicae de nonnullis ad poema pertinentibus (1735)
  • De ordine in audiendis philosophicis per triennium academicum quaedam praefatus acroases proximae aestati destinatas indicit Alexander Gottlieb Baumgarten (1738)
  • Metaphysica (1739)
  • Ethica philosophica (1740)
  • Alexander Gottlieb Baumgarten eröffnet Einige Gedancken vom vernünfftigen Beyfall auf Academien, und ladet zu seiner Antritts-Rede [...] ein (1740)
  • Serenissimo potentissimo principi Friderico, Regi Borussorum marchioni brandenburgico S. R. J. archicamerario et electori, caetera, clementissimo dominio felicia regni felicis auspicia, a d. III. Non. Quinct. 1740 (1740)
  • Philosophische Briefe von Aletheophilus (1741)
  • Scriptis, quae moderator conflictus academici disputavit, praefatus rationes acroasium suarum Viadrinarum reddit Alexander Gottlieb Baumgarten (1743)
  • Aesthetica (1750 - 1758)
  • Initia Philosophiae Practicae. Primae Acroamatice Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine (1760)
  • Acroasis logica in Christianum L.B. de Wolff (1761)
  • Ius naturae (posthum 1763)
  • Sciagraphia encyclopaedia philosophicae (ed. Johs. Christian Foerster 1769)
  • Philosophia generalis (eld. Johs. Christian Foerster 1770)
  • Alex. Gottl. Baumgartenii Praelectiones theologiae dogmaticae (eld. Salomon Semmler (1773)
  • Metaphysica (übers. Georg Friedrich Meier 1776)
  • Gedanken über die Reden Jesu nach dem Inhalt der evangelischen Geschichten (eld. F.G. Scheltz & A.B. Thiele; 1796-1797)