Haskell Curry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haskell Curry
Persona informo
Haskell Brooks Curry
Naskonomo Haskell Brooks Curry
Naskiĝo 12-an de septembro 1900 (1900-09-12)
en Millis
Morto 1-an de septembro 1982 (1982-09-01) (81-jaraĝa)
en State College
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardMasaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato de GöttingenUniversitato Harvard vd
Familio
Patro Samuel Silas Curry vd
Patrino Anna Baright Curry vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto • komputosciencisto vd
Doktoreca konsilisto David Hilbert vd
Verkado
Verkoj respondo de Curry-Howard ❦
paradokso de Curry ❦
kareumado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Haskell Brooks CURRY [haskel bruks keri] (naskiĝis la 12-an de septembro 1900 en Millis, Usono, mortis la 1-an de septembro 1982 en State College, Usono) estis usona matematikisto kaj logikisto. Curry estas plej konata pro sia laboro en kombinatora logiko; kvankam la komenca koncepto de kombinatora logiko estis bazita sur artikolo de Moses Schönfinkel, Curry evoluis ĝin multe ankaŭ pro paradokso de Curry kaj la konformeco de Curry–Howard. Estas tri programlingvoj nomitaj honore de li, Haskell, Brook kaj Curry, ankaŭ la koncepto currying, nome maniero kiun oni uzas por transformi funkciojn en matematiko kaj informadiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Curry naskiĝis la 12-an de septembro 1900 en Millis (Masaĉuseco) al Samuel Silas Curry kaj Anna Baright Curry, kiuj estris lernejon pri oratorarto. Li komencis studi medicinon en universitato Harvard en 1916, sed pasis al matematiko antaŭ li diplomiĝis en 1920. Post du jaroj de laboro por elektrika inĝenierado ĉe MIT, li revenis al Harvard por studi fizikon kaj iĝis MA en 1924. Curry ekinteresiĝis en matematika logiko dum tiu periodo kiam li lernis pri Principia Mathematica, nome la provo de Alfred North Whitehead kaj Bertrand Russell por bazi matematikon sur simbola logiko. Curry restis en Harvardo kaj komencis Ph.D. en matematiko. Dum George Birkhoff gvidis lin al laboro pri diferencialaj ekvacioj, liaj interesoj pasadis al logiko. En 1927, dum li estis instruisto ĉe universitato Princeton, li malkovris la laboron de Moses Schönfinkel en kombinatora logiko. Laboro de Schönfinkel antaŭiris al multe da esploro fare de Curry mem, sekve, li transiĝis al Göttingen, kie li povis labori kun Heinrich Behmann kaj Paul Bernays, kiuj konis la laboron de Schönfinkel. David Hubert direktoris Curry, kaj tiu laboris proksime kun Bernays kaj ricevis Ph.D. en 1930 per distertaĵo pri kombinatora logiko.

En 1928, antaŭ li transiĝis al Göttingen, Curry edziĝis kun Mary Virginia Wheatley. La paro loĝis en Germanio kiam Curry finadis sian disertaĵon, poste, en 1929, transiĝis al State College (Pensilvanio), kie Curry akceptis postenon ĉe Pennsylvania State College. Ili havis du filojn, nome Anne Wright Curry (naskiĝis la 27-an de julio 1930) kaj Robert Wheatley Curry (naskiĝis la 6-an de julio 1934. Curry restis ĉe Pennsylvania State College dum 37 jaroj. Li estis dum unu jaro en universitato de Ĉikago en 1931-1932 sub National Research Fellowship kaj unu jaron en 1938-1939 ĉe la Institute for Advanced Study en Princeton. En 1942 li prenis forpermeson por fari aplikan matematikon por la usona registaro dum la dua mondmilito. Tuj post la milito li laboris pri la projekto de ENIAC, en 1945-1946. Sub la Fulbright fellowship, li kunlaboris kun Robert Feys en Loveno. Post li eksiĝis el la Pennsylvania State University en 1966, Curry akceptis postenon ĉe la Universitato de Amsterdamo. En 1970, post li finis la duan volumon de traktaĵo pri la kombinatora logiko, Curry eksiĝis el la Universitato de Amsterdamo kaj revenis al State College (Pensilvanio).

Haskell Curry mortis la 1-an de septembro 1982 en State College.

Laboro[redakti | redakti fonton]

La fokuso de laboro de Curry estis provoj por montri ke kombinatora logiko povus esti fondo de matematiko. En fino de 1933, li lernis pri la paradokso de Kleene–Rosser el korespondo kun John Rosser. La paradokso, kiun Rosser kaj Stephen Kleene evoluis, pruvis la malkonsekvencon de kelkaj rilataj formalaj sistemoj, inkluzive unu, kiun Alonzo Church proponis (sistemo kiu havis lambda-kalkulon kiel konsekvenca subsistemo), kaj propra sistemo de Curry. Tamen, kontraste Church, Kleene kaj Rosser, Curry ne rezignis pri fonda maniero kaj diris, ke ne volis “kuri for el paradoksoj”.

Ĉar li laboris en la fako de kombinatora logiko dum tuta kariero, Curry esence iĝis la fondinto kaj plejfamulo en la fako. Kombinatora logiko estas la fondo de unu stilo de funkcia programlingvo. La forto kaj amplekso de kombinatorika lingvo estas simila al lambda-kalkulo de Church, kiu potencas en lastaj jardekoj.

En 1947 Curry ankaŭ priskribis unu de la unuaj altnivelaj programlingvoj kaj skribis la unuan priskribon de proceduro por konverti ĝeneralan aritmetikan esprimon en kodon por unu-adresan komputilon.

Li instruis ĉe Harvard, Princeton, kaj de 1929 ĝis 1966, ĉe la Pennsylvania State University. En 1942, li aperigis paradokson de Curry. En 1966 li iĝis profesoro de logiko kaj sia historio kaj filozofio de ekzaktaj sciencoj ĉe la Universitato de Amsterdamo, post Evert Willem Beth.

Curry ankaŭ skribis kaj instruis matematikan logikon pli ĝenerale kaj aperigis Foundations of Mathematical Logic en 1963. Lia plej preferita filozofio de matematiko estis formalismo (cf. lia libro de 1951), sekvante lian mentoron Hilbert, sed liaj skribaĵoj montras gravan filozofan scivolemon kaj apertan racion pri intuicia logiko.