Imre Kocsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Kocsis
Imre Kocsis en 1970
Imre Kocsis en 1970
Persona informo
Naskonomo Kocsis Imre
Naskiĝo 4-an de februaro 1940 (1940-02-04)
en Makó
Morto 28-an de marto 2015 (2015-03-28) (75-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • grafikartisto
vdr

Imre Kocsis [koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Imre estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.

Imre Kocsis [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1940 en Makó, li mortis la 28-an de marto 2015 en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kocsis akiris diplomon en Hungara Belarta Alternejo de Budapeŝto en 1966. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty, György Kádár kaj György Z. Gács. Inter 1967 kaj 1970 (poste en 1989 kaj 1997) li havis stipendiojn. Ekde 1969 li vivis en Szentendre, en la sama jaro li estis asistanto, katedrestro en 1991. Inter 1977-1990 li gvidis artistkolonion en sia naskiĝurbo. Li studvojaĝis ekzemple en Moskvo (1961), Parizo, Venecio (1968), Havano (1987), Usono (1997). Li ricevis premiojn inter 1985-2009. Kelkfoje li okupiĝas pri grafikaĵoj, ceramikaĵoj, fotadoj.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Makó (1966, 1977)
  • Munkeno (1979)
  • Budapeŝto (1985, 1994, 1998)
  • Győr (1994, 1998, 2002)
  • Graz (2001)
  • Szentendre (2006)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj, artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Előszoba (1972)
  • Külváros (1978)
  • Szivárványkaszás
  • Lakodalom (1991–2000)
  • Paris, az én Bakonyom

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]