Adam Humer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Humer
Persona informo
Naskonomo Adam Teofil Umer
Naskiĝo 27-an de aprilo 1908 (1908-04-27)
en Camden
Morto 12-an de novembro 2001 (2001-11-12) (93-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr

Adam Teofil Humer, ĝuste Adam Umer (naskiĝis la 27-an de aprilo 1917 en Camden, mortis novembre 2001 en Varsovio) – juddevena pola funkciulo de sekureca servo, enketa oficiro en grado de kolonelo, stalinista krimulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Otylia kaj Wincenty, mortigita laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato la 31-an de majo 1946 en Kmiczyn (distrikto Tomaszowski), dum la Popola Referendumo. Frato de aktivulinoj de Pola Laborista Partio kaj de funkciulo de sekureca servo. Onklo de kantistino Magda Umer. Li naskiĝis en Usono, kien lia familio foriris laborcele. En 1921 kune kun la familio ekloĝis proksime al Tomaszów Lubelski.

Dum gimnazia lernado apartenis al skoltismo, dum studoj al Asocio de Altlerneja Socialisma Junularo. Membro de Komunista Asocio de Junularo el Okcidenta Ukrainio, Komsomolo, Pola Laborista Partio kaj Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Dum eksplodo de la milito restis en Tomaszów Lubelski, kaj post eniro de la taĉmentoj de Ruĝa Armeo kune kun aliaj komsomolanoj organizis Distriktan Revolucian komitaton iĝante ĝia vicprezidanto. Duone de oktobro 1939 forveturis al Lvovo, kie frekventis kurson de juro ĉe Lviva Universitato iĝante "brigadestro de propaganda grupo". Marte 1941 membriĝis al Komsomolo en Lvovo. Post reveno al Tomaszów Lubelski kaŝiĝis, sed kun la momento de "liberigo" kunorganizis terenajn Naciajn Konsiliojn en la distrikto. En la periodo 12.09.1944-31.01.1951 Adam Umer kontraŭbatalis Anatemitajn Soldatojn.

Post nesukcesa atenco al sekretserva ĉefo en Tomaszów Lubelski, li kun sia frato Edward kiel la plej proksimaj liaj kunlaborantoj, minacitaj per atakoj de la Pola Subtera Ŝtato estis translokigitaj al Lublin, kaj nelonge poste al Varsovio. Tie li trafis al Ministerio pri Publika Sekureco kaj lia frato al Militara Informacio.

Funkciulo de la Ministerio en Pola Popola Respubliko de la 12-a de septembro 1944 (i.a. gvidanto de Enketa Sekcio de WUBP (Vojevodia Oficejo de Publika Sekureco) en Lublin, kaj de la 1-a de septembro 1951 vicdirektoro de Enketa Departemento de la Ministerio).

Maldungita la 31-an de marto 1955 pro eksterleĝaj enketadmetodoj. Poste, malgraŭ maldungo, fakte konsils kiel fakulo pri la nacia movado. Tiutempe la verdikton de mortpuno oni ne sukcesis plenumi.

En 1992 provizore arestita. En 1994 kondamnita pro devigo de atestoj pere de torturoj. Oni pruvis al li malsatigon kaj torturadon de politikaj malliberuloj. Kondamnita al 9 jaroj de mallibero mortis dum rompo de la puno. En la proceso atestis liaj viktimoj el Pola Enlanda Armeo kaj Libero kaj Sendependo kaj ankaŭ flug-aso Stanisław Skalski. Laŭ ili Humer rilate al virinoj batis i.a. per naŭvosta kato kaj pikdrato en mamojn kaj virinajn seksorganojn.

Humer estis ankaŭ akuzita pri sekreta murdo de ĵurnalisto Tadeusz Łabędzki. Ankaŭ gvidis enketadon pri Adam Doboszyński, kondamnita al mortpuno en 1949.

En 1994 aperis dokumenta filmo titolita Humer kaj aliaj, reĝisorita de Alina Czerniakowska, pri la proceso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]