Pilar Primo de Rivera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilar Primo de Rivera
Persona informo
Naskonomo Pilar Primo de Rivera y Sáenz de Heredia
Naskiĝo 4-an de novembro 1907 (1907-11-04)
en Madrido
Morto 17-an de marto 1991 (1991-03-17) (83-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Isidro Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Pilar Primo de Rivera
Familio
Patro Miguel Primo de Rivera
Patrino Casilda Sáenz de Heredia
Frat(in)oj José Antonio Primo de Rivera • Miguel Primo de Rivera y Sáenz de Heredia • Fernando Primo de Rivera y Sáenz de Heredia • Carmen Primo de Rivera
Parencoj María de las Nieves Sáenz de Heredia
José Luis Sáenz de Heredia
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pilar Primo de Rivera y Sáenz de Heredia (Madrido, 4-an de novembro 1907 - Madrido, 17-an de marto 1991) estis hispana politikistino kun falangisma ideologio, kiu havis elstaran rolon dum la frankisma reĝimo.

Ŝi estis frato de José Antonio Primo de Rivera, fondinto de Hispana Falango,[1] kaj filino el la diktatoro Miguel Primo de Rivera. Ŝi estas konata pro esti fondinto kaj reganto de la Virina Sekcio de Falango dum la Hispana Enlanda Milito kaj, poste, dum la frankisma reĝimo. Tio ĉi igis ŝin unu el la plej konataj homoj ene de la reĝimo, estrante la unikan amasan movadon de virinaj trajtoj kiu ekzistis dum la diktaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio kaj unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Pilar naskiĝis en Madrido la 4-an de novembro de 1907,[2] kaj ŝi estis filino de Miguel Primo de Rivera kaj Casilda Sáenz de Heredia. Ŝia patro estis militistara oficiro kaj sia patrino mortis kiam ŝi ankoraŭ estis tre juna, post la naskiĝo de ŝia frato Fernando. Ŝia patro, kiu tiam estis ĉef-leŭtenanto, restis vidvo kaj je respondeco pri ses gefiloj, kvankam pro sia militista kariero li laŭkutime ne ĉeestis ĉe hejmo. Ĉi tiel, dum sia infanaĝo, Pilar kreskiĝis meze de tre konservativa, aŭtoritata kaj religiema medio, en kiu regis vira plimulteco. [1] Miguel Primo de Rivera pluigis sian karieron kaj supreniris je sia posteno, akirante gravajn postenojn. En 1923 li enkondukis puĉon kiu ebligis al li ekakiri la povon kaj krei diktaturan reĝimon kiu daŭris ĝis 1930, kiam li deposteniĝis kaj ekziliĝis en Parizo, Francujo. Dum sia restanta vivo, Pilar Primo de Rivera havis ĉiam fortan kaj fervoran admiron por sia patro.

Ŝi havis ĝemelan fratinon, Ángela, kiu mortis kvinaĝe en 1912, pro malsaniĝo je morbilo. Ŝia alia fratino, María del Carmen, ĉiam sintenis fore el ĉia politika movado kaj publika vivo. Tre malsame estis ŝiaj aliaj fratoj, specife José Antonio kaj Miguel. La unua fondis en oktobro de 1933 faŝisman partion, nome Hispana Falango. Pilar ĉeestis la fondan rendevuon de la partio kune kun Carmen kaj ne tre longe post tio, ili ambaŭ petis aliĝon al Falango, kvankam paradokse José Antonio rifuzis akcepti ilin komence.

Poste, José Antonio akceptis sian fratinon en la partio, kvankam komence estis nur per la Universitata Hispana Sindikato. La 12an de Julio de 1934 oni organizis oficiale la Virinan Sekcion de Falango, komponita tutkomence nur el 7 anoj. Ekde la unua momento, Pilar iĝis ĉefulo je la tasko organizi la novan sekcion el la partio. En Julio de 1936 la organizo jam konstatis ĉirkaŭe el 2500 aktivulinoj, kaj etendiĝis tutlande.

Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Post la ekestiĝo de la Enlanda Milito en julio de 1936, Pilar Primo de Rivera sukcesis eliri el Madrido kaj transloĝiĝi al Salamanko, kie estis dum iom da tempo la ĉefurbo de la frankisma duon-Hispanio kaj fakte ankaŭ la sidejo de Francisco Franco mem, el kie ŝi plue estris la Virinan Sekcion kiu agis ĉe la naciisma areo. Post malmultaj monatoj, la nombro de aktivuloj kreskiĝis ĝis atingi 60.000 novajn aktivulinojn, iĝante unu el la ĉefaj virinaj organizoj. Ĉi tio donis al ĝi tre gravan povon, kaj poste Auxilio Social iĝis parto el branĉo de Virina Sekcio, danke al la agoj de Pilar.

Dum la militoj, ŝi havis plurajn rendevuojn kun Hitler, Mussolini kaj Oliveira Salazar.[3]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Malsame al José Antonio Primo de Rivera kaj Fernando, kiuj pereis dum la Hispana Enlanda Milito, Pilar Primo de Rivera travivis dum la konflikto.

Ŝi neniam geedziĝis, dediĉante sian vivon al Falango kaj al memorigo de sia frato José Antonio Primo de Rivera. La falangista verkisto kaj enkondukisto de faŝismo en Hispanio, Ernesto Giménez Caballero, eĉ pripensis eblan geedziĝon inter Pilar Primo de Rivera kaj la nazia estro, Adolf Hitler, sed tia pensaĵo neniam realiĝis. 

Rilatoj kun nazia Germanio[redakti | redakti fonton]

Pilar Primo de Rivera faris plurajn vojaĝojn al Nazia Germanio, kiun ŝi fervore admiris. En aprilo 1938, ŝi faris unuan vojaĝon al Reich, kie vizitis Berlinon, la germanan ĉefurbon. Ŝi ankaŭ vizitis la imperian kancelieron kaj havis intervjuon kun Adolf Hitler, kiu estis tre komentita fare de la frankismaj ĵurnaloj.

Pilar Primo de Rivera en Berlino (dua el la dekstro), en 1941.

Jam meze de la Dua Mondmilito, ŝi vojaĝis al Berlino en 1941 por partopreni ĉe la Virina Kongreso; kaj tie renkontiĝis kune kun aliaj estrinoj de aliaj totalitarismaj eŭropaj movadoj — krom Japanio—. Laŭmezure kiel tempo forpasis, Primo de Rivera iĝis speco de ambasadorino inter Nazia Germanio kaj Frankisma Hispanio, kvankam ŝi havis ankaŭ kontaktojn kun faŝisma Italio. Responde al tio, ŝi ankaŭ ricevis en Hispanio plurajn delegaciojn el la Hitleranaj Junularoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bacchetta & Power 2002.
  2. Laŭ Preston, 1999, pp. 155, aliaj fontoj havigas (erare) la naskodatojn de 5a de novembro 1910 kaj de 4a de novembro 1912 («Pilar Primo de Rivera, Fascist Leader in Spain». The New York Times. 18a de marto 1991.)​ ŝia patrino mortis en 1908.
  3. Preston 1999.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri PPR ĉefe en pp. 132-134.

Alilingva[redakti | redakti fonton]

  • Aguado, Ana; Ortega, Teresa M.ª (2011). Feminismos y antifeminismos. Universidad de Valencia/Universidad de Granada.
  • Aróstegui, Julio (1997). La Guerra Civil. La ruptura democrática. Madrid: Historia 16. ISBN 84-7679-320-0.
  • Bacchetta, Paola; Power, Margaret (2002). Right-Wing Women: From Conservatives to Extremists around the World. Nueva York & Londres: Routledge.