Endre Rozsda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Rozsda: Reĝo de la Vero (1942)
Endre Rozsda
Endre Rozsda
Endre Rozsda
Persona informo
Naskonomo Rozsda Endre
Naskiĝo 18-an de novembro 1913 (1913-11-18)
en Mohács
Morto 16-an de septembro 1999 (1999-09-16) (85-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco HungarioFrancio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Endre Rozsda [roĵda], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozsda Endre estis hungara-franca superrealisma pentristo, fotisto, framasono [1].

Memportreto de Endre Rozsda (1939)

Endre Rozsda[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1913 en Mohács (Hungario), li mortis la 16-an de septembro 1999 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Rozsda studis en privata lernejo de Vilmos Aba-Novák. Li debutis sukcese en ekspozicio en 1936. Aŭdinta muzikon de Béla Bartók li inspiris novan arton kaj en 1938 li plulernis en École de Louvre. Li konatiĝis kun Picasso, Max Ernst, Árpád Szenes kaj aliaj pentristoj. Pro la nazioj li revenis al Budapeŝto en 1943. Ekde 1948 la socialismo malpermesis la superrealismon kaj similajn stilojn. Li vivtenis sin el libroilustraĵoj, li pentradis nur sekrete. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li revenis al Parizo. En 1968 li aliĝis al la francaj framasonoj, post 2 jaroj li ricevis francan ŝtatanecon. Li ricevis francajn premiojn en 1964 kaj 1986.

Li jam frue okupiĝis pri fotado. Li ŝatis foti tiel, ke dum fotado li movis la fotilon.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1936. 1943, 1948, 1999, 1999, 2003, 2007, 2013)
  • Parizo (1938, 1939, 1957, 1965, 1981, 1984, 1997, 2009, 2017, 2018)
  • Bruselo (1970, 2019)
  • Arthalo Budapeŝto (1998)
  • Romo (2004)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1945, 1948, 2014)
  • Bonaero (1954, 1957)
  • Parizo (1957, 1960, 1972, 1991, 2013, 2017)
  • Vieno (1959)
  • Kolonjo (1971)
  • Arthalo Budapeŝto (1982)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]