Endre Rozsda
Endre Rozsda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rozsda Endre |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1913 en Mohács |
Morto | 16-an de septembro 1999 (85-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Cimetière de Montmartre - Division 19 (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Hungario Francio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Endre Rozsda [roĵda], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozsda Endre estis hungara-franca superrealisma pentristo, fotisto, framasono [1].
Endre Rozsda[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1913 en Mohács (Hungario), li mortis la 16-an de septembro 1999 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Rozsda studis en privata lernejo de Vilmos Aba-Novák. Li debutis sukcese en ekspozicio en 1936. Aŭdinta muzikon de Béla Bartók li inspiris novan arton kaj en 1938 li plulernis en École de Louvre. Li konatiĝis kun Picasso, Max Ernst, Árpád Szenes kaj aliaj pentristoj. Pro la nazioj li revenis al Budapeŝto kune kun lia vivkunulo Lajos Barta (skulptisto). Ekde 1948 la socialismo malpermesis la superrealismon kaj similajn stilojn. Li vivtenis sin el libroilustraĵoj, li pentradis nur sekrete. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li revenis al Parizo. En 1968 li aliĝis al la francaj framasonoj, post 2 jaroj li ricevis francan ŝtatanecon. Li ricevis francajn premiojn en 1964 kaj 1986.
Li jam frue okupiĝis pri fotado. Li ŝatis foti tiel, ke dum fotado li movis la fotilon.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1936. 1943, 1948, 1999, 1999, 2003, 2007, 2013)
- Parizo (1938, 1939, 1957, 1965, 1981, 1984, 1997, 2009, 2017, 2018)
- Bruselo (1970, 2019)
- Arthalo Budapeŝto (1998)
- Romo (2004)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1945, 1948, 2014)
- Bonaero (1954, 1957)
- Parizo (1957, 1960, 1972, 1991, 2013, 2017)
- Vieno (1959)
- Kolonjo (1971)
- Arthalo Budapeŝto (1982)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Grundo - Filoj de la Paŭlo-strato (1934)
-
Fumantino (1934 ?)
-
Ciklameno (1935)
-
Tagmanĝo (1935)
-
Pomoj kaj ĉerizo (1936)
-
Flugado (1946)
-
Ĉiela kaj tera amo (1947)
-
Miaj unuaj paŝoj en la infero (1947)
-
Okulvitreto de mia avino (1947)
-
Mortodanco (1946-47)
-
Estimo al Stravinsky (1976)
-
Banejo (1955 ?)
-
Juĝisto (1950 ?)
-
Memportreto kun Stalino (1950)
-
Surrealisma fabelo (1955)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-09-23. Alirita 2018-08-08 .