Konsolo de filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De consolatione philosophiae
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Boecio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro prison literature • konsolo
vdr
El itala manuskripto de 1385 de la Konsolo: Miniaturoj de Boecio instruanta kaj en prizono.

Konsolo de filozofio (en Latino: De consolatione philosophiae) estas filozofia verko de Boecio, verkita ĉirkaŭ la jaro 524. Ĝi estis priskribita kiel la nura plej grava kaj influa verko en Okcidento sur la mezepoka kaj la frurenesanca Kristanismo, same kiel la lasta granda verko de la klasika periodo en Okcidento.[1][2]

Konsolo de filozofio estis verkita en la jaro 523 dum unu-jara enprizonigo kiun Boecio atendis juĝon – kaj eventualan ekzekuton – pro supozita krimo de perfido sub la regado de la reĝo de Ostrogotoj nome Teodoriko la Granda. Boecio estis en la altaj tavoloj de la povo en Romo kaj estis elpostenigita pro perfido. Tiu sperto inspiris la tekston, kiu respegulas kiel malbono povas ekzisti en mondo regata de Dio (la problemo de teodiceo), kaj kiel feliĉo estas ankoraŭ atingebla inter variema fortuno, ankaŭ konsiderante ankaŭ la naturon de feliĉo kaj de Dio. Ĝi estis priskribita kiel "delonge la plej interesa ekzemplo de prizonliteraturo kiun estis iam ajn en la mondo."[3]

Ofte oni supozis ligon al kristanismo, sed ne estas referenco al Jesukristo aŭ al kristanismo aŭ al ajna alia specifa religio, krom kelkaj oblikvaj referencoj al skribaĵoj el Sankta Paŭlo, kiel la simetrio inter la malfermaj linioj de La Libro 4 Ĉapitro 3 kaj 1 Korintanoj 9:24. Dio estas tamen reprezentata ne nur kiel eterna kaj ĉioscia estaĵo, sed ankaŭ kiel la fonto de ĉio bona.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Boecio verkis la libron kiel konversacio inter li mem kaj Sinjorino Filozofio. Sinjorino Filozofio konsolas Boecion diskutante la transirecan naturon de famo kaj riĉo kaj la lastan superecon de la aferoj de la menso, kion ŝi nomas la "nura vera bono". Ŝi asertas, ke feliĉo venas el eno, kaj ke virto estas ĉio kion la vero havas, ĉar ĝi ne estas endanĝerita de la varieblo de la (mis)fortuno (prie vidu artikolon La Rado de Fortuno).

De Consolatione philosophiae estas ekzemplo de Prosimetro[4], nome kompilaĵo en kiu poezio alternas kun prozo, laŭ modelo kies originon oni agnoskas al la latina verkisto Varono kaj praktikita de Marksiano Kapela kaj de cinika Menipo el Gadara de la tria jarcento en verko simila kompilita unu jarcenton antaŭe. Modelo imitita poste ankaŭ en la La vita nuova de Dante Alighieri.

La verko dividiĝas laŭ libroj, kvin se necesas precizigi: ĉiu el ili pritraktas temon je filozofio karakterizita. La aŭtoro imagas, laŭ literatura kutimo ege disvastigita en mezepoko kaj en la klasika epoko (ekzemplon konstitigas la paŝtisto de Ermaso), esti konsolita de la Filozofio, personigita de virino.

Gvidita de sia Majstrino, Boecio sin demandas pri la ĉeesto kaj furiozo de la malbono kaj pri ties naturo, pri fortuno, pri feliĉo kaj libera volo.

En la verko revenas la temo pri la sufero de la justulo, la justulo kiu pagas dum la pekulo triumfas. Boecio komparas sian vivofinon kun tiuj de antaŭaj filozofoj kiel Anaksagoro forigita el Ateno, Sokrato kaj Seneko mortigitaj, Zenono eble malaperigita pro persekuto. Al tiu surtera maljusteco li kontraŭmetas la Filozofion, kiu estas konsolo providenca, ŝatinda virino kiu forigas putinojn el la scenejo, frivolajn muzojn kiuj ekscitas nur vantemon kaj ne veremon. Filozofio tial estas la unika Diino inda je amo.

Dio, kiu identiĝas kun Filozofio, estas la plejalta bono kiu, ĉiam respektante la liberan volon, ne nur antaŭvidas la homan konduton sed ankaŭ ĝin havas ĉiam antaŭ si ĉar en li ne estas pasinto kaj estonto, kaj do lia antaŭvido estas Providenco kaj inter Fato kaj Providenco ne estas kontrasto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Consolation of Philosophy (Oxford World's Classics), Introduction (2000)
  2. Dante metis Boecion kiel la “lasta el la Romianoj kaj unua el la Skolastikuloj” inter la doktoroj en sia Paradizo (nome ĉe La Divina Commedia).
  3. Catholic Encyclopedia, Anicius Manlius Severinus Boethius. La citaĵo estas ofte vidita en nombraj fontoj, sed sen atribuo; la artikolo de la Catholic Encyclopedia (de William Turner, 1907) estas la plej antikva “konata” citaĵo trovita. Fakte la frazo estis origine el Boethius, an essay (1891), de H. F. Stewart, paĝo 107 (pasinta paragrafo).
  4. itale Prosimetro