Emma Sz. Egyed
Emma Sz. Egyed | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1935 en Kőtelek |
Morto | 18-an de junio 2016 (81-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1959) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
Emma Sz. Egyed [es edjed], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sz. Egyed Emma estis hungara medalisto, skulptisto, altlerneja instruisto.
Emma Sz. Egyed [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1935 en Kőtelek, ŝi mortis la 15-an de junio 2016 en Sopron.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Emma Sz. Egyed frekventis industriartan gimnazion en Budapeŝto inter 1950–1954, ŝiaj artaj instruistoj estis István Martsa kaj Tamás Vígh. Ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1959. Ŝiaj majstroj estis denove Tamás Vígh kaj Pál Pátzay. Post la diplomo ŝi instruis lernojaron en lernejo en Győr. Inter 1960 kaj 2001 ŝi instruis en altlernejo en Sopron, kiu baldaŭ estis unuigita al Universitato de Okcidenta Hungario, poste ŝi emeritiĝis. Ŝi partoprenis somere en laboro de artiskolonio en Nyíregyháza en 1991, 1997 kaj 2002. Ŝi kreis komence bustojn el terakotoj, baldaŭ plej ofte medalojn. Ŝi ricevis plurajn premiojn, medalojn inter 1965-2007. Ŝi havis edzon.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Sopron (1966, 1973, 1978, 1984, 1996)
- Győr (1967, 1979, 1983)
- Tokaj (1972)
- Budapeŝto (1973, 1985)
- Sárvár (1985)
- Kőtelek (1986, 1996)
- Kecskemét (2006)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1965, 1968, 1970, 1979, 2001)
- Budapeŝto (1966, 1973, 1982, 1993, 2002, 2008)
- Ravenna (1975, 1979-1991, 2001, 2003)
- Sopron (1977-2008)
- Hatvan (1984)
- Tarcento (2003)
- Seixal (2005)
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Károly Diebold
-
József Wälder
-
András Rauch
-
Schlaraffia Sempronia
Elektitaj artaĵoj (sen bildo)[redakti | redakti fonton]
- "Baja" (medalo)
- "Legjobb Magyar Filmért" (medalo)
- "A Soproni Sörgyár 100 éves" (memormedalo)
- "Gondolkodó nõ" (terrakoto)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2010-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-01 per la retarkivo Wayback Machine