Maurycy Orgelbrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurycy Orgelbrand
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1826 (1826-01-01)
en Varsovio
Morto 4-an de decembro 1904 (1904-12-04) (78-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo eldonisto • librovendisto
vdr

Maurycy Orgelbrand (naskiĝis en 1826 en Varsovio, mortis la 4-an de decembro 1904 samloke) estis juda, laŭ vidpunkto pola aŭ rusa librovendisto kaj eldonisto, filo de neriĉa juda komercisto, pli juna frato de Samuel Orgelbrand. Junaĝe finis Varsovian Raben-Lernejon, sed konvertiĝis al katolikismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ricevinte prunte en aprilo 1853 de sia frato Samuel 4500 rublojn li funkciigis en Vilno librovendejon kune kun deponejo de muzikaĵoj. Post redono de la duono de prenita ŝuldo iĝis ĝia proprietulo. Tuj post la malfermo Władysław Syrokomla priskribis ĝin en ŝerca verso Librovendejo. Tie ankaŭ vendis paperon, pentraĵojn, eĉ pianojn kaj pianetojn. Samtempe funkciigis prunteprenejon de polaj libroj kaj fremdlingvaj (ĉefe francaj), disvolvis ankaŭ abonon de revuoj.

Unu el pli gravaj entreprenoj de Maurycy Orgelbrand en lia unua agadperiodo, en Vilno, estis eldono de Słownik języka polskiego... do podręcznego użytku (Vortaro de la pola lingvo... por helpa uzo). Pri ĝi eklaboris jam en 1854, kun spertula partopreno i.a. de Bronisław Trentowski. Eldonita duparte en 1861.

Antaŭ novembra ribelo kontraŭ la Rusa Imperio en 1863 li alveturigis polajn librojn, eldonatajn en Kongresa Pollando kaj aliaj landoj, kiuj estis trovitaj dum kontrolo en lia librovendejo en 1864, sed ankaŭ militarajn regularojn kun mapoj por la ribelaj regopovoj.

Li estas entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.