György Bálint (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bálint
György Bálint
György Bálint
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1906 (1906-07-09)
en Budapeŝto
Morto 21-an de januaro 1943 (1943-01-21) (36-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Vera Csillag vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Bálint [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint György estis hungara verkisto, ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto. Lia edzino estis Vera Csillag.

György Bálint [1] naskiĝis la 9-an de julio 1906 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de januaro 1943 en Starij Nikolskoje (Ukrainio, Sovetunio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bálint devenis el juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo en 1924, poste li ne povis plulerni pro la juda deveno, nur li studis jaron en komerca akademio. Lia debuta poemo aperis en Nyugat en 1925. Ekde 1926 li estis ĵurnalisto kaj liaj kontribuoj aperis en gravaj gazetoj, eĉ en britaj kaj germanaj gazetoj. Li edziĝis en 1933. Li vojaĝis ofte al eksterlando. Unue li estis soldato en 1938, poste plurfoje, ekde 1941 li estis trudlaboristo same plurfoje. Li mortis dum trudlabora servo dum la 2-a mondmilito.

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Strófák (lia sola poemlibro, 1929)
  • Az idő rabságában (eseoj, 1935, 1955)
  • Az állatok dícsérete (1938, 1961, 1986, 1994, germane 1963)
  • Spanyolországban jártam (vojaĝpriskribo, 1938, 1983, 2007)
  • Veszély Ázsiában (1940)
  • A toronyőr visszapillant (artikoloj, studoj, kritikoj, 1961, 1966, 1976, 1981)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

En 1986 la ĵurnalista akademio prenis la nomon "Bálint György".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]