Richard Simcott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Simcott
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1977 (1977-01-27) (47-jaraĝa)
en Chester
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Dalarna University • Universitato de Islando • Malmö University • Universitato de KaroloUniversitato de Hull
Okupo
Okupo lingvisto • preleganto
TTT
Retejo http://speakingfluently.com
vdr

Richard Simcott estas brita multlingvemulo (angle : hyperpolyglot) de Chester, vivante en Makedonio. kiu kapablas komuniki en 30-35 lingvoj, ankaŭ en tre bona Esperanto[1]. En 2015 la Goethe Institut nomis lin "Ambasadoro por plurlingvismo" [2][3].

Harper Collins referis al li kiel "Unu el la plej multlingvaj homoj de la Unuiĝinta Reĝlando"[4]. Krom la lingvoj, kiujn li flue parolas, li ankaŭ aktive pristudis pli ol 50 lingvojn je iu momento de sia kariero[4].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Anglio apude de Kimrio, lerninte ne nur la anglan kiel denaska lingvo, sed ankaŭ la kimran kaj poste la francan kiun li ankaŭ jam lernis junaĝe. Lia patro reedziĝis kun taja virino kio kondukis lin lerni la tajan lingvon dum vojaĝoj al Tajlando kiam li estis dekjara. Depost tiam li lernis multe pliajn lingvojn, inkluzive de la turka, pola, hebrea, ĉina, islanda, makedona[5] kaj Esperanto[6][4].

Li ankaŭ gastigis internaciajn poliglotajn konferencojn kaj estas ĉefa estrarano de tiuj konferencoj[7].

Simcott laboris kun lingvoj en la diplomatia servo de Britio, li estis produktmanaĝero por Emoderation, samkiel la lingvodirektoro por Polpea. Li estis prezentita en "Word Play", la kanada dokumenta filmo pri poliglotoj[8] kune kun Axel Van Hout, Alexandre Coutu kaj Steven Kaufmann. Simcott havas propran blogon, nomatan "Speaking Fluently" kaj publikigis libron pri francaj mallongaj rakontoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Baláž, Poliglotoj konferencis en Ljubljano, Eŭropa Bulteno, p. 4, n-ro 187, decembro 2018.
  2. Polyglot conference 2018 : "Organizintoj" Arkivigite je 2019-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Williams, Martin "Natural born linguists: what drives ", The Guardian, la 5-a de septembro 2013, alirite la 21-an de januaro 2019.
  4. 4,0 4,1 4,2 John Fotheringham, "Interview with Hyperpolyglot Richard Simcott of SpeakingFluently.com", la 16-an de januaro 2015.
  5. Alex Gentry, "My Favorite Language Learners Series: Richard Simcott", Medium, la 9-an de decembro 2016, alirite la 21-an de januaro 2019
  6. Luca Lampariello, "An extraordinary story : Richard Simcott Arkivigite je 2018-05-01 per la retarkivo Wayback Machine", Thepolyglotdream.com, la 13-an de januaro 2013, alirite la 21-an de januaro 2019.
  7. Jimmy Mello, "Richard Simcott – A polyglot from Chester and a life-long language learner speaking Portuguese Arkivigite je 2019-01-17 per la retarkivo Wayback Machine" (Richard Simcott – poligloto de Chester kaj vivlonga lingvolernanto parolas la portugalan), MyPolyglot, la 9-an de julio 2015, alirite la 21-an de januaro 2019.
  8. Video: 16x9 - Word Play : Hyperpolyglots speak so many anguages, YouTube. Google, Inc, la 7-an de majo 2012, alirite la 21-an de januaro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]