Melinda Kistétényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melinda Kistétényi
Persona informo
Naskonomo Kaindl Melinda
Naskiĝo 25-an de julio 1926 (1926-07-25)
en Budapeŝto
Morto 20-an de oktobro 1999 (1999-10-20) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • preĝeja orgenisto • muzikinstruisto
vdr

Melinda Kistétényi [kistEtEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kistétényi Melinda estis hungara komponisto, orgenisto, korusestro, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Kaindl.

Melinda Kaindl [1] naskiĝis la 25-an de julio 1926 en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de oktobro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Melinda Kistétényi akiris diplomon en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Bárdos, János Viski kaj János Ferencsik. Post siaj studoj ŝi estis vicdirigento de koruso, post kelkaj jaroj ŝi havis posteneton en la Muzikarta Altlernejo. Inter 1955 kaj 1989 ŝi instruis en la akademio, poste ŝi emeritiĝis. Krom la instruado ŝi faris orgenkoncertojn ĉefe en Budapeŝto kaj Prago. Ŝi prezentis ĉiujn orgenmuzikaĵojn de Johann Sebastian Bach, eĉ ŝi kantis dum orgenado. Ŝi komponis kantojn por poemoj de Sándor Petőfi, Endre Ady, Gyula Juhász, Árpád Tóth, János Arany, Attila József, Sándor Weöres, William Shakespeare.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oboaszvit (1957)
  • Orgonaszvit (1957)
  • Orgonaverseny (1962)
  • Adj már csendességet! (1971)
  • A vízrenéző (1972-73)
  • Járkálj csak, halálraítélt (1978)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]