Bronisława Dłuska
| Bronisława Dłuska | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Bronisława Skłodowska |
| Naskiĝo | 18-an de marto 1865 en Varsovio |
| Morto | 15-an de aprilo 1939 (74-jaraĝa) en Varsovio |
| Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
| Lingvoj | pola |
| Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko |
| Alma mater | Transilvania Universitato de Brașov |
| Familio | |
| Patro | Władysław Skłodowski |
| Patrino | Bronisława Skłodowska (en) |
| Frat(in)oj | Helena Skłodowska-Szalay (en) |
| Edz(in)o | Kazimierz Dłuski (en) |
| Infano | Helena Dłuska (en) |
| Parencoj | Irène Joliot-Curie (fratina nevino) Ève Curie (fratina nevino) Pierre Curie (fratina bofrato) |
| Okupo | |
| Okupo | ginekologo onkologo kuracisto |
Bronisława DŁUSKA ([ˌbrɔ̃ɲiˈswava ˈdwuska]; denaske Skłodowska, 28a de marto 1865[1] – 15a de aprilo 1939) estis pola kuracisto, kaj kun-fondinto kaj la unua direktoro de la Instituto de Onkologio Maria Skłodowska-Curie de Varsovio. Ŝi estis edzino de la politika aktivulo Kazimierz Dłuski, kaj estis pli aĝa fratino de la fizikisto Marie Curie.
Rilato kun la fratino Marie Curie
[redakti | redakti fonton]
Maria Curie faris interkonsenton kun sia fratino, Bronisława, ke ŝi donu sian monhelpon dum la medicinstudoj de Bronisława en Parizo, en interŝanĝo por simila helpo du jarojn poste.[2][3] Komence de 1890, Bronisława – kiu kelkajn monatojn pli frue geedziĝis kun Kazimierz Dłuski, nome pola kuracisto kaj socia kaj politika aktivulo – invitis Maria-n por kunigi ilin en Parizo.[2] Maria dekomence malakceptis ĉar ŝi ne povis havigi la universitatajn lernokotizon; ŝi bezonos jaron kaj duonon pli longe por kolekti la necesan financon.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Genealogia, Genealodzy.PL. "Program indeksacji aktów stanu cywilnego i metryk kościelnych". metryki.genealodzy.pl. Alirita la 13an de aprilo 2019.
- 1 2 3 Estreicher, Tadeusz (1938). "Curie, Maria ze Skłodowskich". Polski słownik biograficzny, vol. 4 (Pole). p. 111.
- ↑ "Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 13an de aprilo 2019.

