Nikolao Zelinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao Zelinskij
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1861 (1861-01-25)
en Tiraspolo
Morto 31-an de julio 1953 (1953-07-31) (92-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Alma mater Odesa Universitato • Universitato de GöttingenUniversitato de Lepsiko • Imperial Novorossiia University vd
Familio
Infanoj Q114887611 vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • inventisto vd
Laborkampo organika kemioPetrokemiokatalizo vd
Doktoreca konsilisto Aleksandr Andreevich Verigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao Zelinskij (ruse Николай Дмитриевич Зелинский) estis rusa kaj sovetia kemiisto ukraindevena, kaj akademiulo en la Rusa Akademio de Sciencoj (1929). Zelinskij studis en la "Universitato de Odeso", en la Universitato de Lepsiko kaj en la Universitato de Göttingen. Li estis unu el la fondintoj de la teorio kaj apliko pri la organika katalizo. Li same estas inventinto de la unua spirmasko per aktiva karbo kun efika filtrado (1915). Laŭ li, aktiva karbo estis alte efika por alsorbado de la organikaj fumoj. Antaŭ la Unua granda mondmilito, Zelinskj studis la produktadon de aktivaj karboj per kalcinigo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zelinskij studis en la "Universitato de Tiraspolo", "Universitato de Odeso" kaj en Germanio en la Universitatoj de Lepsiko kaj Göttingen. Kun Viktor Meyer li ricevis sian Majstrecon kaj sian doktoriĝon en la "Universitato de Novorosijsk" inter 1888 kaj 1891. En 1893, li nomumiĝis profesoro en la "Universitato de Moskvo", kie li laboris ĝis sia retiriĝo, escepte de la jaroj inter 1911 kaj 1917. Lia ĉefa esplorareo estis la kemio pri la ciklaj hidrokarbonidoj. Li ankaŭ estis prezidanto de la "Moskva Societo de Naturalistoj".

En 1885, Zelinskij estis la unua kiu neintence preparis la mustardan gason dum esplorado pri la sulfura duklorido. [1] En 1887, Zelinskij publikigis raporton pri la bromigo de la karboksilataj acidoj kiu hodiaŭ portas lian nomon, kune kun aliaj laboroj de Carl Magnus von Hell (1845-1926) kaj Jakobo Volhard (1834-1910). En 1908, li publikigis sintezon pri α-aminoacidoj kune kun sia lernanto Stadnikov, kiu portas ilian nomon. En ĉi-dokumento, li elmontris ke α-aminonitriloj povas iĝi ekde aldehidoj per utila ŝanĝo en la Sintezo de Strecker (kiu uzadis amoniakon kaj hidrogenan cianidon) per uzado de kalia cianido en akva medio kun amonia klorido.[2].

La unua publikaĵo de Zelinskij aperis en 1884 kaj la lasta en 1953, kio donas al ni preskaŭ sepdek jarojn da produktiva esplorlaboro. Ĉi-tio certe reprezentas iu speco da rekordo. Dum lia longa kaj sukcesoplena scienca kariero, Zelinskij publikigis pli ol kvincent dokumentojn dediĉitajn al katalizo kaj levis al scienca maturiĝo grandan amason da sukcesa lernantaro kiu famiĝis propraklopode. Inter liaj sennombraj kunlaborantoj kaj lernantoj troviĝas nomoj tiaj kiaj Lev Aleksandroviĉ Chugaev (1873-1922), Nikolao Alexandroviĉ Schilov (1872-1930), Sergey Reformatsky (1860-1934), Sergey Semjonoviĉ Namyotkin (1876-1950), Vasilj Vasiljeviĉ Ĉelincjev (1877-1947), Georgo Leontjeviĉ Stadnikov (1880-1973), Sergej Lebedev (1874-1934), Pjotr Lebedev (1886-1912), Aleksej Aleksandroviĉ Balandin (1898-1967), krom aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]