Samuel Gottlieb Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Gottlieb Gmelin
(1744-1774)
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto.
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto.
Persona informo
Samuel Gottlieb Gmelin
Naskiĝo 4-a de julio 1744
en Tübingen, Germana Imperio
Morto 27-a de julio 1774
en Achmedkent, Dagestano, nuna Rusio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Rusa Akademio pri Sciencoj
Universitato de Lejdeno
Universitato de Parizo
Familio
Patro Johann Konrad Gmelin vd
Gefratoj Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto) vd
Profesio
Okupo esploristo • botanikisto • filikisto • ornitologo • entomologo • kuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Doktoreca konsilisto Johann Georg Gmelin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel Gottlieb Gmelin (1744-1774), ankaŭ konata kiel "Samuel Theophilus Gmelin", nevo de la botanikisto Johann Georg Gmelin (1709-1755), estis germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto, kies aventuroj en Dagestano, finiĝis en tragedio. Kune kun Johann Anton Güldenstädt (1745-1781) kaj Ivan Ivanoviĉ Lepyokhin (1740-1802), li estis sendita de la reĝino Katerina la 2-a, por esplori la marbordojn de la Kaspia Maro, sed, en la 5-a de februaro 1774, li estis arestita de kirgizaj tartaroj, kaj post vojaĝi inter 1768 kaj 1773, Gmelin iĝis arestito de tartara estro, kiu, elreviĝinta pro la sumo postulita por lia liberigo, traktis la vojaĝanton tiel kruele, ke li mortis en kaptiteco.

Lia morto rezultis en rusa punekspedicio, kiu mallongatempe konkeris Derbent-on. Li vojaĝis tra Francio kaj Nederlando, kaj iĝinte renoma pro siaj konoj pri naturhistorio, li iĝis profesoro en la Imperia Akademio de Sankt-Peterburgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gmelin estis filo de Johann Konrad Gmelin (1707-1759) kaj de lia edzino Maria Veronika Erhardt (17.09.1713 Urach - 30.04.1797 Tübingen); la apotekisto Christian Gottlob Gmelin (10.01.1749 Tübingen - 08.12.1809 Tübingen)[1] estis lia pli juna frato. En la Universitato de Tübingen, Gmelin studis medicinon kaj en 1763 li ricevis sian diplomon pri doktoreco. Li tiam studis en la Universitato de Lejdeno kie li konatiĝis kun la naturalisto Peter Simon Pallas.

Post alia studo-vojaĝo al Sorbono, en Parizo li ekamikiĝis kun la botanikisto Michel Adanson, li reiris al sia naskiĝurbo. En 1767, li nomumiĝis profesoro pri botaniko en la Botanika Ĝardeno de Sankt-Peterburgo. En la sekvanta jaro, li ricevis postenon en la Universitato de Tübingen kaj li deziris senprokraste ekpreni tiun oficon post sia esplorvojaĝo. Tamen, laŭpete de la rusa imperiestrino, Katerina la 2-a, Gmelin plenumis ekspedicion tra la Valdajaj Altaĵoj, Moskvo kaj Tula, ĝis Voroneĵ.

Sekve, li daŭrigis printempe de 1769, en Ĉerkaskj kaj Caricino ĝis Astraĥano. Ekde tie, Gmelin kuniĝis al Peter Simon Pallas ĝis Persio, en 1770. La vojaĝo trairis plurajn lokojn, tiaj kiaj Derbent, Bakuo, Saljano, Enzeli, Raŝto, Gilano kaj Sario. En la Morava starigejo de Sarepta (nun parto de Volgogrado), li vintriĝis kaj tie li edziĝis al Anna (1744-1828), filino de la kapitano de la czarisma ŝiparo Jacob de Chappuzeau.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]