Saltu al enhavo

Jerzy Żuławski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Żuławski
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1874 (1874-07-14)
en Glinik, Podkarpackie Voivodeship
Morto 9-an de aŭgusto 1915 (1915-08-09) (41-jaraĝa)
en Dębica
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tifo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Q63532193 vd
Edz(in)o vd
Infanoj Wawrzyniec Żuławski (en) Traduki, Marek Żuławski (en) Traduki, Juliusz Żuławski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
sciencfikcia verkisto
filozofo
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Berno vd
Verkado
Verkoj Trylogia Księżycowa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jerzy Żuławski blazono Szeliga (naskiĝis la 14-an de julio 1874 en Lipowiec apud Rzeszów, mortis la 9-an de aŭgusto 1915 en Dębica) – pola filozofo, verkisto, poeto kaj dramaturgo de Juna Pollando. Kune kun Władysław Umiński kaj Antoni Lange unu el antaŭuloj de la pola sciencfikcio. Kiel poeto reprezentanto de dekadencismo kaj katastrofismo. Aŭtoro de simbolaj dramoj kaj poezia prozo, ankaŭ de filozofiaj eseoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj

  • Ciklo Trylogia księżycowa (eo. Luna trilogio), 1903-1911
  • Ciklo Laus feminae, 1914-1916

Kolektoj de poezio

  • Na strunach duszy (eo. Sur la kordoj de animo) (1895)
  • Z domu niewoli (eo. El la domo de mallibero) (1902)

Popularsciencaj libroj

  • Benedykt Spinoza. Człowiek i dzieło (eo. Benedikto Spinozo. La homo kaj verko) (1902)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Pax

Citaĵo
 Lastilo de la esperanta traduko estas bonega, inda je pli taŭga temo. Tri junuloj, riĉaj, sanaj kaj bone edukitaj, serĉinte la feliĉon kaj trovinte nur enuon, malkuraĝiĝas antaŭ la enigmo de la vivo kaj serĉas la pacon (tio klarigas la titolon de la broŝuro) laŭ tri diversaj manieroj: per memmortigo, per monaĥa vivo, per edzeco. Sed Ĉu iu el la tri efektive sukcesas trafi sian celon, ne estas dirite. Ekzistas en tiu ĉi libreto eĉ,ne unu noto de espero, ne unu proveto klarigi la dubojn, kiujn ĝi vekas, ne unu nova penso, nenio amuza, nenio edifa, nur amaso da bela, sencela lingvaĵo. Ekzistas ja unu certa rimedo por “forkuri de si mem,” sed pri ĝi la aŭtoro eĉ ne indigas aludi. Mi demandas min, kial oni verkas tiajn verkojn, kaj kial oni ilin legadas. Mi nur povas konkludi, ke la vivo ne enhavas tiom da mizeroj, kiom mi supozis, kaj tial unuj homoj estas devigataj serĉi ilin en libroj. Ho, feliĉa mondo! ho senzorga tempaĝo ! 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 092, Aŭgusto (1912)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Niewiadowski, A. Smuszkiewicz, Leksykon polskiej literatury fantastycznonaukowej (Leksikono de pola literaturo sciencfikcia). Wydawnictwo Poznańskie, 1990.
  • Żuławski[rompita ligilo], sejm-wielki.pl

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]