Raoul Pictet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raoul Pictet
(1846-1929)
Svisa spiritualisto, kemiisto kaj fizikisto kiu unue likvigis la nitrogenon kaj la oksigenon (decembro 1877).[1]
Svisa spiritualisto, kemiisto kaj fizikisto kiu unue likvigis la nitrogenon kaj la oksigenon (decembro 1877).[1]
Persona informo
Raoul-Pierre Pictet
Naskiĝo 4-a de Aprilo 1846
en Ĝenevo, Svisio
Morto 27-a de Aprilo 1929
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Akademio de Sciencoj de Francio
Universitato de Berlino
Universitato de Kairo
Franca Politeknika Lernejo
Kolegio de Francio
Universitato de Parizo
Subskribo Raoul Pictet
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • kemiisto vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raoul-Pierre Pictet (1846-1929) estis svisa fizikisto pli konata pro siaj esploroj rilate al gaslikvigoj per uzo de altaj premoj kaj malaltaj temperaturoj. Li ankaŭ plenumis esplorojn en la praktika kampo de la kriogenio, termodinamiko kaj termokemio. Unu el liaj unuaj ideoj estis la kreado de maŝino por produktado de glacio pere de sulfura duoksido kiel likviga substanco.

Tiel kiel li, aliaj sciencistoj tiaj kiaj Louis Paul Cailletet (1832-1913) kaj Michael Faraday jam estis farintaj esplorojn sur tiujn fizikajn kampojn. Li estis lernanto de Charles Adolphe Wurtz en la "Universitato de Sorbono". Raporto datita el la 22-a de decembro 1877 kaj direktita al la "Pariza Akademio de Sciencoj" mencias ke Pikteto, en Ĝenevo, sukcesis likvigi oksigenon sub 320 atmosferoj kaj 140 Celsiaj gradoj sub nulo, kombinitaj kun sulfura duoksido kaj karbona duoksido.[2]

Post du tagoj, la franca sciencisto Louis Paul Cailletet (1832-1913), pere de malsamaj procezoj, demonstris al la sama Akademio de Sciencoj, ke li sukcesis likvigi la karbonan duoksidon kaj la oksigenon. Li estis konstruinta aparaton kiu permesis al li produkti gutojn da likva oksigeno. Pictet kaj Caillet dividas la krediton kiel la unuaj homoj kiuj likvigis atmosferan gason.

En majo 1893, Pikteto kiu tiam estis profesoro en la "Universitato de Ĝenovo", faris prelegon en la belga "Universitato de Lieĝo", konfirmante sian aliĝon al la spiritualismaj demandoj, kaj li asertis: "Mi estas konsternita tion fari pro la nevenkeblaj logiko de la faktoj."[3] Raoul Pictet ricevis la Medalon Davy[4][5] en 1878 pro siaj esploroj pri la rezisto de la aero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laboratorio de Pictet, en 1878.

Li estis nepo de Marc Louis Pictet (31.03.1754 - 26.06.1834) kaj la tria filo de Auguste-Jean-François Pictet (11.06.1804 Dully, Vaud, Svisio - 16.07.1874 Ĝenevo), kiu estis urbestro de Plainplais inter 1862 kaj 1874,[6] kaj lia edzino Julie-Cécile Bock (30.04.1815-16.04.1883).[7] Li komencis siajn unuajn studojn en Ĝenevo kaj baldaŭ li montris sin kiel elstara studanto, kaj tio permesis al li translokiĝi al Parizo. Liaj interesoj pri la kriogenio naskiĝis kiel rezulto de la klopodoj faritaj de lia profesoro pri fiziko Elie-François Wartmann (1817-1886).[8] Tie li gradiĝis en la "Politeknika Lernejo" kaj poste en la Sorbono.

En Parizo, li konatiĝis kun la kemiisto Charles Adolphe Wurtz kiu vekis lian atenton pri la fizikaj proprecoj de la materio. Inter 1867 kaj 1868 li komencas siajn trejnadojn en la "Politeknika Lernejo" de Parizo, poste en la Kolegio de Francio kaj pli malfrue en la Sorbono, kie lia intereso pri termodinamiko plifortiĝis. Estante 23-jara, li konstruis la unuan glaciigan maŝinon, kiu produktadis 15 kilogramojn da glacio ĉiuhore. En 1886, Pikteto loĝis en Berlino, kie li konstruis laboratorion pri fiziko por produktado de malaltaj temperaturoj, kaj kiel entreprenisto li produktis kaj komercis la unuajn fridigajn maŝinojn.

Pikteo en Egiptio[redakti | redakti fonton]

Post garantii sian unuan patenton, en 1869, li iris al Egiptio kiel sekretario de Gustave Revilliod (1817-1890) por la inaŭguro de la Sueza Kanalo. Tie li ekkontaktis la lokajn aŭtoritatulojn ĉar li planis krei glacifabrikon en tiu lando kun tiel varmaj someroj. Post iom da restado en Svisio, li reiris en 1871 kaj estis nomumita profesoro pri fiziko kaj mekaniko en la Universitato de Kairo. La fizikisto estis nur 26-jara sed li ĉarmigis la paŝaon Ali Pacha Moubarak (1823-1893).

En 1873, li estis komisiita de la kedivo rilate al la reorganizado de la tuta scienca edukado de la lando. Paralele, li projekcias, fabrikas kaj vendas modelojn je glacimaŝinoj por la egipta registaro kaj komencas larĝajn projektojn pri konstruado. Li administris, kiel prikonstrua inĝeniero, instalaĵojn kie laboradis pli ol 2 mil funkciuloj. Post iom da tempo, Pikteto decidas reveni al Ĝenevo, fizike laca pro la egipta klimato, kaj psikologie pro kelkaj intrigoj kaj neplenumitaj promesoj.

Reveno al Svisio[redakti | redakti fonton]

Reveninte al Svisio, en 1875, li edziĝis al Hélène Adeline Roget (13.06.1853-13.11;1925). El tiu unuiĝo naskiĝis sep infanoj, nome Thérèse (1876-1965), Violette (1877-1974), Marguerite (1879-1975), Jeanne (1881-1913), Marie-Julie (1885-1947), Jean-Raoul (1887-1966) kaj Alice (1894-1899). Per la helpo de Guillaume-Henri Dufour li fondis praktikan lernejon en Ĝenevo. Sur tiu agadkampo, li klopodas akordigi la superan teorian konadon kun la industria praktiko, ĝis tiam instruitan nur en apartaj filioj. Li enamiĝis pri hidrodinamiko kaj plenumis kelkajn eksperimentojn per rapidaj boatoj sur la lago Lemano, en 1882.

Likvigo de oksigeno[redakti | redakti fonton]

En la 22-a de decembro 1877, la "Pariza Akademio de Sciencoj" ricevis telegramon senditan de Raulo Pikteto, indikante lian sukceson en la likvigo de la oksigeno sub 320 atmosfero kaj per kombinita uzo de sulfida acido kaj karbona duoksido kun temperaturo 140 Celsiaj gradoj sub nulo. Ĉi tiu anonco koincidis kun tiu de Louis Paul Cailletet kiu ankaŭ sukcesis likvigi oksigenon per alia procezo. Al la du sciencistoj nuntempe oni atribuas la meritojn pri tiu malkovro, kvankam la datoj estas tre proksimaj.

Verdire, la procezoj estis malsamaj. Ĉe Cailletet la likvigo estis mekanika: tio estas, la subita ekspansio de la gaso kaj la kunpremo estas farataj per helpo de presilo, dum en la procezo de Pikteto oni uzas kemian kundensiĝon sekvatan per premo kaj malaltigo de temperaturo. Tiu metodo estas konata kiel "kaskada" aŭ per "sinsekvaj cikloj". Dank'al agado de la sulfita acido, li estigas malaltigon de temperaturo. Plian falon de temperaturo estas produktata per agado de la karbona duoksido aŭ dunitrogena oksido ankaŭ konata kiel ridgaso.

La fina paŝo estas produkti oksigenon en fermita ujo kontakte kun karbonata acido solidigita. Per ĉi-malkovro Pikteto iĝis konata en la tuta Eŭropo. Li eĉ estis omaĝita per la medalo de la Legio de honoro, la granda Medalo Davy kaj alia ormedalo dum la Pariza Ekspozicio, en 1878. En la sekva jaro la "Ŝtata Konsilantaro" aljuĝis al li la katedron pri industria fiziko en la "Universitato de Ĝenevo". Tiuepoke la fizikisto, estante 33-jara, plenumis kurson je sep horoj ĉiujsemajne kaj ricevis 4500 francaj frankojn ĉiujare.

Industria dramo[redakti | redakti fonton]

Kvankam li estis brila sciencisto, Pikteto ne havis la saman sukceson en la komerco. Tuj kiam li revenis el Egiptio, li prezentis plurajn patentojn pri glacimaŝinoj en Francio kaj Britio. La patento ankoraŭ ekzistis nek en Svisio nek en Germanio. En 1875, li kreis, kune kun sia amiko Théodore Turrettini (1845-1916) kaj la bankisto (kaj lia bopatro) Louis Elisée Roget (27.08.1822-07.12.1877), entreprenon kun partnereco "Raoul Pictet & Cie". La kompanio rapide ekkreskis, iĝis konata, kaj vendis sennombrajn maŝinojn inklude de tiu, kiu en 1876, provizis la unuan artefaritan glitkurejon por sketado, en Chelsea.

Ekde tiu jaro, la entrepreno iĝas societo per akcia partopreno kun la rajto ekspluati la patentojn de Pikteto. Turretini kaj Roget plu partoprenas en la konsilantaro dum Raoul ne plu estas la inĝeniero de la kompanio, aĉetita en 1880 de grupo prezidita de la barono Oscar de Watteville (01.06.1824-04.05.1901). La barono prenas la nomon de la industria kompanio "Raoul Pictet & Cie" kaj translokigas ĝin en Parizon, dum la instalaĵoj produktantaj sulfuran duoksidon, necesan por la frostigan procezon, restas en Margencel, apud Thonon.

Jam en 1882, la rilatoj inter Pikteto kaj Turretini, kiu reprezentis la antikvan societo de la fizikisto, ektumultis. Ekde 1884, la situacio malpliboniĝas pro malsamaj kondutoj de partnereco. Kiam Pikteto prezentis projekton pri novaj esploroj, la entrepreno kontraŭas, kaj tiu situacio kreis leĝan konflikton inter la sciencisto kaj liaj eks-partneroj. En 1888, Raoul publikigas en Germanio la verkon "Un drame industriel: histoire d'une invention genevoise", kie li detale rakontas la jurajn peripetiojn pri tiu demando, rezultante en perdo de liaj rajtoj antaŭ la ĝenevaj tribunaloj. Tre tuŝita, Pikteto eksiĝas el sia katedro en la 9-a de junio 1885 por protesti kontraŭ tio, kion li konsideris kiel persona ofendo al industria honesteco en sia lando.

Nacia Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

Post kelkaj monatoj li foriras al Germanio kune kun sia familio, kie li estis dungita de la entrepreno "Rudloff-Grübs" al kiu li cedis siajn patentojn. Tie li fondis, per sindona rekompenco kiun li ricevis per ekspluatado de la glacimaŝinoj, la "Instituton Raoul Pictet", kies celo estas la ekspluato de larĝaskala likvigo kaj la fiziko-kemiaj efikoj de la tre malaltaj temperaturoj.

En 1896, li revenas al Ĝenevo por partopreni en la "Nacia Ekspozicio", kiu okazis en Ĝenevo, kaj tiucele li konstruigis pavilonon dividitan en tri partojn: nome, unu amfiteatro por konferencoj, unu ĉambro por la maŝinaro, kie lia publiko povas admiri liajn fridmaŝinojn kaj balkono por vendi la malsamajn glaciaĵojn produktitajn de liaj maŝinoj. En la fino de la ekspozicio, la pavilono estis translokigita al Frajburgo por transformiĝi en gimnastiko-ĉambro.

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Post la ekspozicio, li restas en Ĝenevo kaj verkas plurajn librojn, inklude de "Essai de philosophie scientifique" ("Eseo pri scienca filozofio"), kiu neniam estis publikigita, krom "Kritika studo pri materialismo kaj spiritualismo per la eksperimenta fiziko", per kiu li konkludas siajn konceptojn pri filozofio kaj scienco. Intertempe, lia komerco kolapsas, kiel konfirmas la procezo, kiun li perdis en Torino, en 1909, pro vendo de procedo de oksigenfabrikado kiu ne funkciis.

Alia "Instituto Raoul Pictet", fondita en 1904, al kiu Raoul cedis plurajn patentojn pri fabrikado, same troviĝas enmergiĝita en procesoj, kiuj ankaŭ fiaskis en 1911. El sia dua edziĝo kun Louise-Dorothée Reiche (06.12.1874-01.08.1940), li havis kvin infanojn: Adda Marie (1901-1998), Raoul-Pierre (1903-1921), Théodore François (1905-1970), Paul Jacques (1908-1991), kaj Susanne Cécile (1909-2003). En 1913, li translokiĝis al Parizo kie li mortis en 1929. Bronza busto estis skulptita post lia morto kaj sidas en la "Universitato de Ĝenevo".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]