Manuel Botelho de Oliveira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Botelho de Oliveira
Persona informo
Manuel Botelho de Oliveira
Naskiĝo 1-an de januaro 1636 (1636-01-01)
en Salvador de Bahio
Morto 5-an de januaro 1711 (1711-01-05) (75-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Kolonia BraziloBraziloReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel Botelho de OLIVEIRA [Manoel Boteljo de Oliveira] (naskiĝis la 1636 en Salvador, mortis la 5-an de januaro 1711 en Salvador) estis brazila verkisto, advokato kaj politikisto.

Manuel Botelho de Oliveira eble estas la unua verkisto kiu naskiĝis en Brazilo kaj publikigis libron[1]. Li verkis ĉefe poemojn kaj estis ano de la brazila baroko. Li kapablis verki, kun sama sperteco, per kvar lingvoj: portugala, kastilia (hispana), itala kaj latino[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Salvador, Bahio kaj studis pri juro en la Universitato de Koimbro. Poste li fariĝis urba konsilanto[3]. Lia unika dumviva libro estis publikigita en 1705, kiam li estis preskaŭ 70 jaraĝa. La libro estas kolekto de liaj poemoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Música do Parnaso ("Muziko de Parnaso", 1705)[4]
  • Oitavas a Rosa ("Ok-versaĵoj al rozo", 1957)[5]
  • Lira Sacra ("Sankta Liro", 1971)[6]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Al la klariono ludita en la silento de la nokto, poemo (1994)[7]
  • Al la izoleca vivo, poemo (1994)[7]

Aliaj Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Florilégio da poesia brasileira ("Antologio de Brazila Poezio", 1850)[8]
  • Florilégio brasileiro da infância ("Brazila Antologio por Infanoj", 1874)[9]
  • Parnaso brasileiro ("Brazila Parnaso", 1885)[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MORAES, Rubens Borba Alves de. Bibliographia brasiliana: A bibliographical essay on rare books about Brazil published from 1504 to 1900, and works of Brazilian authors published abroad before the independence of Brazil in 1822. Amsterdã, Holanda: Colibris, 1958.
  2. BOSI, Alfredo. História concisa da literatura brasileira. São Paulo: Cultrix, 1999.
  3. NASCENTES, Antenor. Prefácio. In: OLIVEIRA, Manuel Botelho de. Música do Parnasso. Rio de Janeiro: Instituto Nacional do Livro, 1953.
  4. OLIVEIRA, Manoel Botelho de. Musica do Parnasso dividida em quatro coros de rimas portuguesas, castelhanas, italianas & latinas, com seu descante comico redusido em duas comedias, offerecida ao excellentissimo senhor dom Nuno Alvares Pereyra de Mello, Duque de Cadaval, & entoada pelo Capitam Mor Manoel Botelho de Oliveyra, fidalgo da casa de sua magestade, Lisboa. Na officina de Miguel Menescal, 1705.
  5. OLIVEIRA, Manuel Botelho de. Oitavas a Rosa. 1957.
  6. OLIVEIRA, Manuel Botelho de. Lira Sacra. São Paulo, SP: Conselho Estadual de Cultura. 1971.
  7. 7,0 7,1 7,2 LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro, Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1994.
  8. VARNHAGEN, Francisco Addolfo de. Florilégio da poesia brasileira. Lisboa, Imprensa Nacional, 1850.
  9. MACEDO, Joaquim Manoel de et al. Florilégio brasileiro da infância: Destinado para exercício de leitura de verso e de manuscritos nas escolas públicas primárias. Rio de Janeiro, RJ: Editor Nicolau Alves. 1874.
  10. MACEDO, Álvaro Teixeira de et al. Parnaso brasileiro: Século XVI - XIX. Rio de Janeiro, RJ; Paris, França; Porto, Portugal; Le Havre, França: B.-L. Garnier, 1885.