Jacques Godechot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Godechot
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1907 (1907-01-03)
en Lunéville
Morto 24-an de aŭgusto 1989 (1989-08-24) (82-jaraĝa)
en Hèches
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Literatura fakultato de Parizo
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • universitata instruisto • esplor-instruisto
vdr

Jacques GODECHOT (Lunéville, Loreno, 1907 - Saint-Lary-Soulan, 1989), estis franca historiisto.

Li estis fakulo pri la Franca revolucio de 1789 kaj lia doktoriga disertacio estis Les Commissaires aux armées sous le Directoire. En Strasburgo, li renkontiĝis kun Lucien Febvre kaj Marc Bloch. Neformante parton de la skolo de Annales, li ricevis ankaŭ la influon de la fondintoj de Annales d’histoire économique et sociale.

Li estis apartigita el la mezinstruado fare de la Reĝimo de Vichy pro la havo de judaj antaŭuloj (tiu parto de lia biografio estas iel paralela al tiu de Albert Soboul). En 1945 jam post la Dua Mondmilito, li estis nomumita profesoro en la fakultato de beletroj en Tuluzo.

En la 1960-aj jaroj okazis polemiko kiam li defendis sintenojn favorajn al NATO.

Li mortis en 1989, meze de la celebroj de la ducentjariĝo de la Franca Revolucio, kiujn li helpis prepari.