Fritz von Weizsäcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz von Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1960 (1960-07-20)
en Essen
Morto 19-an de novembro 2019 (2019-11-19) (59-jaraĝa)
en Schlosspark-Klinik, Berlino
Mortokialo pikvundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de HajdelbergoWeizmann-a Scienca Instituto • Mayo Clinic
Familio
Patro Richard von Weizsäcker
Patrino Marianne von Weizsäcker
Frat(in)oj Beatrice von Weizsäcker • Andreas von Weizsäcker • Robert K. von Weizsäcker
Okupo
Okupo internisto
vdr

Fritz Eckhart Freiherr von WEIZSÄCKER [fric fon vajceker] (naskiĝis la 20-an de julio 1960 en Essen, mortis la 19-an de novembro 2019 en Berlino[1]) estis germana medicinisto. Liaj fakaj esplorfokusoj estis pri interna medicino kaj gastroenterologio.[2] En siaj publikigoj li dediĉis sin ofte al la traktado de hepatitoj B kaj C. Inter 2005 ĝismorte li deĵoris ĉefkuraciste por la sekcio Interna medicino 1 ĉe la privata Kastelparkkliniko berlina.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Familio kaj trejniĝo[redakti | redakti fonton]

Fritz von Weizsäcker originas el la palatinata-virtemberga familio Weizsäcker. Li estis la plej juna el kvar infanoj de la posta prezidanto de Germanio Richard von Weizsäcker. Li estis la frato de Robert K., Andreas kaj Beatrice von Weizsäcker.

Fritz von Weizsäcker pasigis la junulajn jarojn en Ingelheim am Rhein kaj Bonn, kie li lerneje maturiĝekzamenitis. Inter 1979 kaj 1987 li studis homan medicinon ĉe la universitatoj de Bonn kaj Heidelberg. En 1983 li partoprenis someran akademion ĉe la Weizmann-instituto pri sciencoj en Reĥovot (Israelo). Praktikadjaro en Usono venigis lin en la jaro 1987 al Rochester (Minesoto), Houston (Teksaso) kaj Boston. Inter 1983 kaj 1986 li ĉeestis programon de la Eŭropa molekularbiologia laborejo en Heidelberg. En 1987 li doktoriĝis en Heidelberg. Habilitiĝo pri interna medicino sukcesis en 1997 en Freiburg. En 1998 li iĝis fakkuracisto pri interna medicino kaj gastroenterologio.

Li estis kunedzina kaj havis tri infanojn.[3]

Labora kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1987 kaj 1990 Weizsäcker estis helpkuracisto en la universitata kliniko de Freiburg im Breisgau. Poste li troviĝis en diversaj lokoj en Usono antaŭ fariĝi asistanta kuracisto ĉe la universitata malsanulejo en Zuriko. Inter 1994 kaj 1998 li deĵoris asistantkuraciste ĉe la Medicina universitatkliniko de Freiburg kaj poste li estis samloke ĝis 2003 ĉefkuracisto klinika, poste ĝis 2005 gvidanta supera kuracisto kaj vicdirektoro kuracista. En 2003 li iĝis orda profesoro pri interna medicino ĉe la Universitato de Freiburg.

Ekde la 1.7.2005 li estis ĉefkuracisto de la sekcio pri internaj malsanoj en la Schlosspark-kliniko berlina.[4]

Morto[redakti | redakti fonton]

Vespere la 19an de novembro 2019 Fritz von Weizsäcker, fininte la paroladon publikan, estis mortigita en la Schlosspark-kliniko fare de aŭskultinto per tranĉilo.[5] Hazarde kaj private ĉeestinta policisto, kiu venis por helpi, estis grave vundita tiuokaze.[6]

Membrecoj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Fritz von Weizsäcker estis estrarano de Gesellschaft für Gastroenterologie und Hepatologie in Berlin und Brandenburg e.V., de la societo Gesundheitsstadt Berlin e.V.kaj de Victor von Weizsäcker Gesellschaft. En 2008 li faritis honore doktoro ĉe la ŝtata universitato de Voroneĵ. Ekde 2009 li estis ano de la liberala partio Freie Demokratische Partei.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • F. E. v. Weizsäcker, Michael Roggendorf (eld.): Models of viral hepatitis, serio Monographs in virology, Volume 25. Karger, Basel 2005, ISBN 3-8055-7809-1.
  • F. v. Weizsäcker, Wolf-Bernhard Offensperger: Molecular diagnosis and gene therapy, okaze de Falk Symposiums 88, 1995, Freiburg 1996, ISBN 3-929713-34-9

Krome li publikigis multajn fakeseojn.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Wein: Die Weizsäckers – Geschichte einer deutschen Familie. Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart 1988, ISBN 3-421-06389-3.
  • Kürschners Deutscher Gelehrtenkalender, 2009, Band IV, p. 4526, ISBN 978-3598236297.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]