Josef Kainz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Kainz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1858 (1858-01-02)
en Moson
Morto 20-an de septembro 1910 (1910-09-20) (52-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Döbling Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Josef Kainz
Familio
Edz(in)o Sara Hutzler • Margarete Nansen
Okupo
Okupo teatra aktoro
vdr

Josef Gottfried Ignaz KAINZ (naskiĝinta la 2-an de januaro 1858 en Mosonmagyaróvár, mortinta la 20-an de septembro 1910 en Vieno) estis aŭstra aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de leŭtenanto, fervojisto kaj amatora aktoro Josef jam frue kontrontiĝis je teatrado. Fakte li havis sian unuan publikan surscenejan sinprezenton en la aĝo de 15 jaroj: la burgteatrejanoj Friedrich Krastel kaj Charlotte Wolter jam ekde la junuleco estis idoloj liaj. Aktoran trejniĝon li ricevis ĉe la viena aktorino Cesarine Kupfer-Gomansky. Post malsukceso en Kaselo li engaĝiĝis en oktobro 1875 en Maribor; kiam li unue gastaktoris ĉe Burgteatrejo li ricevis la atenton de la reĝisoro August Förster en Vieno kiu venigis lin en 1876/77 je Lepsiko (ĉe Neues Stadttheater). Sukceson veran Kainz ekhavis tamen poste en la trupo de la Teatro je Meiningen. Dum la turneoj de la majninganoj tra tuta Germanujo li famiĝis inter 1877 kaj 1880. Poste li sevis vokon de Ernst von Possart Munkenon (Hof- und Nationaltheater). Tie li amikiĝis kun la reĝa moŝto Ludoviko la 2-a (Bavario) por kiu li ludis ankaŭ private. En 1883 li venis Berlinon je Deutsches Theater kie li rolis ekz. kiel Carlos, Romeo, Prinz von Homburg, Tasso, Hamleto, Franz Moor, Rikardo la 3-a, Cyrano, reĝo Alfonso, Leon.

Intertempe li evoluigis tute propran aktoran stilon; por malrutinismemo li ŝanĝis la dunganton kaj sekvis la reĝisoron Ludwig Barnay je la ĵus malfermiĝinta teatro Berliner Theater de kie Kainz tuj volis fuĝi pro malkonsentegoj. Pro malvolo je dungokontraktmalfaro Kainz, jam ne ludante, kondamnitis kaj forpelitis de la societo Bühnenverein. Pro tio li ne plu rajtis aktori ĉe grandaj teatrejoj kaj laboris kiel preleganto kaj recitisto respektive ĉe malgravaj teatrejoj. En 1891 li troviĝis en Usono kaj unu jaron poste li revokitis Berlinon fare de Adolph L'Arronge je Deutsches Theater. Post la morto de Friedrich Mitterwurzers Kainz iris Vienon en 1899 kaj iĝis baldaŭ oficiale kortega aktoro.

Josef Kainz kun unu sia mecenato la bavara reĝo Ludoviko la 2-a, 1881

Graveco kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Li pli kaj pli ekpreferis karakterajn rolojn, malantaŭenpuŝante heroajn. Ene de unu jardeko li perfektigis 28 novajn rolojn i.a. de Oresto, Rikardo la 2-a , Mefisto, Shylock. Jam en la 12.11.1910 starigitis por li monumento farita de Alexander Jaray en Währing kaj en 1931 kaj la parko kaj la placo tieaj nomitis por li.

Josef-Kainz-monumento en Vieno

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]