Josef Kainz
Josef Kainz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1858 en Moson |
Morto | 20-an de septembro 1910 (52-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Döbling Cemetery (en) , 18/15 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Sara Hutzler (en) Margarete Nansen (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro |
Josef Gottfried Ignaz KAINZ (naskiĝinta la 2-an de januaro 1858 en Mosonmagyaróvár, mortinta la 20-an de septembro 1910 en Vieno) estis aŭstra aktoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de leŭtenanto, fervojisto kaj amatora aktoro Josef jam frue kontrontiĝis je teatrado. Fakte li havis sian unuan publikan surscenejan sinprezenton en la aĝo de 15 jaroj: la burgteatrejanoj Friedrich Krastel kaj Charlotte Wolter jam ekde la junuleco estis idoloj liaj. Aktoran trejniĝon li ricevis ĉe la viena aktorino Cesarine Kupfer-Gomansky. Post malsukceso en Kaselo li engaĝiĝis en oktobro 1875 en Maribor; kiam li unue gastaktoris ĉe Burgteatrejo li ricevis la atenton de la reĝisoro August Förster en Vieno kiu venigis lin en 1876/77 je Lepsiko (ĉe Neues Stadttheater). Sukceson veran Kainz ekhavis tamen poste en la trupo de la Teatro je Meiningen. Dum la turneoj de la majninganoj tra tuta Germanujo li famiĝis inter 1877 kaj 1880. Poste li sevis vokon de Ernst von Possart Munkenon (Hof- und Nationaltheater). Tie li amikiĝis kun la reĝa moŝto Ludoviko la 2-a (Bavario) por kiu li ludis ankaŭ private. En 1883 li venis Berlinon je Deutsches Theater kie li rolis ekz. kiel Carlos, Romeo, Prinz von Homburg, Tasso, Hamleto, Franz Moor, Rikardo la 3-a, Cyrano, reĝo Alfonso, Leon.
Intertempe li evoluigis tute propran aktoran stilon; por malrutinismemo li ŝanĝis la dunganton kaj sekvis la reĝisoron Ludwig Barnay je la ĵus malfermiĝinta teatro Berliner Theater de kie Kainz tuj volis fuĝi pro malkonsentegoj. Pro malvolo je dungokontraktmalfaro Kainz, jam ne ludante, kondamnitis kaj forpelitis de la societo Bühnenverein. Pro tio li ne plu rajtis aktori ĉe grandaj teatrejoj kaj laboris kiel preleganto kaj recitisto respektive ĉe malgravaj teatrejoj. En 1891 li troviĝis en Usono kaj unu jaron poste li revokitis Berlinon fare de Adolph L'Arronge je Deutsches Theater. Post la morto de Friedrich Mitterwurzers Kainz iris Vienon en 1899 kaj iĝis baldaŭ oficiale kortega aktoro.
Graveco kaj honoroj
[redakti | redakti fonton]Li pli kaj pli ekpreferis karakterajn rolojn, malantaŭenpuŝante heroajn. Ene de unu jardeko li perfektigis 28 novajn rolojn i.a. de Oresto, Rikardo la 2-a , Mefisto, Shylock. Jam en la 12.11.1910 starigitis por li monumento farita de Alexander Jaray en Währing kaj en 1931 kaj la parko kaj la placo tieaj nomitis por li.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rainer Hartl: Kainz, Josef. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 11, Duncker & Humblot, Berlin 1977, ISBN 3-428-00192-3, S. 33 f. (Digitalisat).
- Judith Eisermann: Josef Kainz – Zwischen Tradition und Moderne. Der Weg eines epochalen Schauspielers. Utz, Munkeno 2010
- Matthias Nöther: Das pochende Herz. Das Publikum schwärmte, Berlin lag ihm zu Füßen: Wie der Schauspieler Josef Kainz, vor 150 Jahren geboren, das Theater revolutionierte. En: Der Tagesspiegel, 31.12.2007