Antal Haliczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Haliczky
Antal Haliczky
Antal Haliczky
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1788 (1788-10-16)
en Buda
Morto la 27-an de junio 1837
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ondrej Fridrich Halický
Okupo
Okupo verkisto • muzeologo • arkeologo • numismato
vdr

Antal Haliczky [halicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haliczky Antal estis hungara muzeologo, muzeestro.

Antal Haliczky[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1788 en Buda, li mortis la 27-an de junio 1837 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Haliczky studis en Reĝa Universitato de Pest. En 1808 li eklaboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, kiu estis fondinta branĉo de la Hungara Nacia Muzeo. En 1814 li estis altrangigita muzeologo, post 2 jaroj vicmuzeestro. Inter 1823-1837 li estis muzeestro. Menciindas, ke tiam la muzeo ne havis apartan domegon, sed ĝi trovis lokon en la universitato. Li mortis ĝuste tiam, kiam la nun videbla muzea domego konstruiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Rövid értekezés Salonai Juno Isten-asszonynak kisded rézképéről (statuájáról) (1817)
  • Sexagena inscriptionum quae ex monumentis romanis in horto musei nationalis Hungarici publice expositis transumtae sunt (1818)
  • Pénzekről és pénztudományról (1821)
  • Szombathelyi római régiségek (1823)
  • Consignatio variorum nummorum memorialium, qui in musei nationalis hungarici numophylacio desunt (1824)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]