Nándor Less
Nándor Less | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1963 en Miskolc |
Morto | 11-an de februaro 1993 (30-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–dekjaro de 1980) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | geografo botanikisto |
Nándor Less, laŭ hungarlingve kutima nomordo Less Nándor estis hungara geografo, botanikisto, vojaĝisto, orientiĝa kuristo.
Nándor Less[1] naskiĝis la 6-an de januaro 1963 en Miskolc, li mortis la 11-an de februaro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nándor Less maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, post la unujara soldatiĝo li ekstudis en 1982 en Scienca Universitato Lajos Kossuth kaj akiris diplomon en 1987. Post la diplomo li eklaboris en la universitato. Jam dum la lernejaj jaroj li estis orientiĝa kuristo, turisto, eĉ li kreis albumon pri bestoj en 1975. Lia laboro fokusiĝis al montaro Bükk, kiu etendiĝas ĝuste apud Miskolc. En 1992 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li multe vojaĝis, lastfoje en Afriko, kie li ricevis malarion. Hejmenveninta li mortis. Li ricevis plurajn medalojn pro la sportaj rezultoj, krome 2 premiojn (la lastan jam postmorte). Li akurate notis ĉion, laŭ tio li faris 1443 turismajn vojojn kun 22 211 km.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Délkeleti Bükk vegetációtérképe (1988)
- A Mély-völgy (Bükk-hegység) vegetációtérképe (1998)
Disertaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Délkeleti-Bükk vegetációja és xeroterm erdőtársulások fitocönológiája (1992)
Ekspedicioj
[redakti | redakti fonton]- 1984: Ararato
- 1985: ro:Munții Giurgeu (resume 30-foje)
- 1986: Ĉinio
- 1987: Tibeto
- 1988: Ponta Montaro
- 1989: Taklamakano
- 1990: Vjetnamio, Malajzio, Sumatro, Laoso
- 1991: Himalajo
- 1992: Turkio
- 1993: Ugando
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memorŝtono kun memortabulo
- geografia konkurso
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-01-21.