Richard Fleischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Fleischer
Oskar-premiito
Persona informo
Richard Fleischer
Naskiĝo 8-an de decembro 1916 (1916-12-08)
en Nov-Jorko
Morto 25-an de marto 2006 (2006-03-25) (89-jaraĝa)
en Woodland Hills
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Yale School of Drama • Universitato Brown vd
Familio
Patro Max Fleischer vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro vd
Aktiva dum 1946– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard O. FLEISCHER (/ˈflaɪʃər/; 8a de decembro, 1916 – 25a de marto, 2006) estis usona kin-reĝisoro kies kariero daŭris dum ĉirkaŭ kvar jardekoj, komence je la Orepoko de Holivudo kaj daŭris ĝis la Nova Usona Ondo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kvankam li reĝisoris filmojn de multaj ĝenroj kaj stiloj; li estas plej bone konata pro sia grand-buĝetaj filmoj,[1][2] kiel 20,000 Leagues Under the Sea (1954), The Vikings (1958), Barabbas (1961), Fantastic Voyage (1966), la muzikala filmo Doctor Dolittle (1967), la eposa Tora! Tora! Tora! (1970), la distopia mister-filmo Soylent Green (1973), la dramo pri polemika epoko Mandingo (1975), kaj la glav-sorĉistaj filmoj laŭ historioj de Robert E. Howard nome Conan the Destroyer (1984) kaj Red Sonja (1985). Liaj aliaj reĝisoraj produktaĵoj estas la Oskar-premiita dokumenta filmo Design for Death (1947), la nigra filmo The Narrow Margin (1952), la real-krimaj dramoj estas Compulsion (1959) kaj The Boston Strangler (1968), la agadfilmo The Don Is Dead (1973), la skermofilmo The Prince and the Pauper (1977), la adapto de 1980 nome The Jazz Singer laŭ The Jazz Singer de 1927, kaj la horor-sekvelo Amityville 3-D (1983).

Fleischer laboris kun multaj el la pintaj steluloj de Holivudo siatempaj, kiel Kirk Douglas, Robert Mitchum, James Mason, Robert Wagner, Tony Curtis, Louis Jourdan, Jean Hagen, Victor Mature, Ray Milland, Farley Granger, Orson Welles, Anthony Quinn, Stephen Boyd, Rex Harrison, Mia Farrow, George C. Scott, Richard Attenborough, Charlton Heston, Lee Marvin, Glenda Jackson, kaj Arnold Schwarzenegger. Li famis pro sia varikapablo, kiu permesis al li labori en preskaŭ ajna ĝenro sub nature variaj kondiĉoj kaj buĝetoj, kio faris lin populara kaj fekunda elekto por produktoroj. Kvankam Fleischer neniam estis konsiderita aŭtorisma reĝisoro nek tre laŭdita artisto,[3] multaj el liaj filmoj rezultis finance kaj kritike tre sukcesaj, ricevis honorojn kaj estis kelkaj el la plej enspezigaj de siaj respektivaj publikigaj jaroj.[4]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • (1946) (Child of Divorce)
  • (1947) (Banjo)
  • (1948) (Bodyguard)
  • (1949) (The Clay Pigeon)
  • (1949) (Follow Me Quietly)
  • (1949) (Trapped)
  • (1950) (Armored Car Robbery)
  • (1952) The Narrow Margin
  • (1953) (Arena)
  • (1954) (20.000 Leagues Under the Sea)
  • (1955) (The Girl in the Red Velvet Swing)
  • (1955) (Violent Saturday)
  • (1956) (Between Heaven and Hell)
  • (1956) (Bandido)
  • (1958) (These Thousand Hills)
  • (1958) (The Vikings)
  • (1959) (Compulsion)
  • (1960) (Crack in the Mirror)
  • (1962) (Barabba)
  • (1966) (Fantastic Voyage)
  • (1967) (El extravagante Doctor Dolittle)
  • (1968) (The Boston Strangler)
  • (1969) Che!
  • (1970) (Tora! Tora! Tora!)
  • (1971) (The Last Run)
  • (1971) (10 Rillington Place)
  • (1971) (See No Evil)
  • (1972) (The New Centurions)
  • (1973) (The Don Is Dead)
  • (1973) (Soylent Green)
  • (1974) (The Spikes Gang)
  • (1974) (Mr. Majestyk)
  • (1975) (Mandingo)
  • (1978) (The Prince and the Pauper)
  • (1979) (Ashanti)
  • (1980) (The Jazz Singer)
  • (1983) (Amityville 3-D)
  • (1983) (Tough Enough)
  • (1985) (Conan the Destroyer)
  • (1985) (Red Sonja)
  • (1989) (Call from Space)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fleischer, Richard, Out of the Inkwell: Max Fleischer and the Animation Revolution, University Press of Kentucky, 2005.
  • Fleischer, Richard, Just Tell Me When to Cry, Carroll and Graf, 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jewish Daily Forward: "The Animated Life of a Film Giant" de Mindy Aloff 14a de oktobro, 2005. Alirita la 13an de majo 2020.
  2. "Anthology Film Archives : Film Screenings". anthologyfilmarchives.org. Alirita la 13an de majo 2020.
  3. 5 reasons to see films in the Richard Fleischer retrospective at EIFF 2013 (en-GB) (2013-06-04). Alirita 2020-02-02.
  4. Kehr, Dave, "In a Corrupt World Where the Violent Bear It Away", The New York Times, 2008-02-17. (en-US)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]