Dominique Cuny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mortodato de la informkesto estas duba!

Dominique Cuny
Persona informo
Naskonomo Dominique Cuny
Naskiĝo 15-an de decembro 1754 (1754-12-15)
en Durlach
Morto 31-an de januaro 1822 (1822-01-31) (67-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo ceramikisto • inventisto
vdr

Dominique Cuny [dominik kuni?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Kuny Domokos [kuni domokoŝ] estis germana hungaria ceramikisto, entreprenisto, inventisto.

Dominique Cuny[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1754 en de:Durlach (Baden-Virtembergo), kiu nun estas apartenaĵo de Karlsruhe, li mortis en februaro de 1822 en Vieno (Aŭstra Imperio).

Memortabulo pri Dominique Cuny
Muzeo "Kuny Domokos"

Biografio[redakti | redakti fonton]

La samnoma (pli aĝa) Dominique Cuny translokiĝis al Hungara reĝlando en 1756, kie li fondis kaj gvidis fajencan uzinon ĝis sia morto en 1759 en Holitsch aŭ Holics. En la uzino lia filo Dominique Cuny (pli juna) jam frue konatiĝis pri fajencoj. Li laboris en fajenca uzino en Tata (Hungario) inter 1769 kaj 1784, poste li fondis propran fajencan uzinon en Buda. Tamen lia uzino produktis diversajn ceramikaĵojn kaj li akiris prestiĝon en la metio. Liaj produktaĵoj ricevis privilegiojn en 1792. Li inventis senplumban glazuron por la fajencaĵoj. En 1810 li vendis sian uzinon kaj translokiĝis al Vieno. (Laŭ alia informo Reĝa Universitato de Pest deklaris venena la glazuron, tial la uzino bankrotiĝis.)

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bewillkomnungs-Rede, welche bei Gelegenheit, als Se. Eminenz Cardinal und Primas Graf Josephus de Battyány, den 1. März 1795. in der Christina-Vorstadt zu Ofen die canonische Visitazion vornahm, gehalten worden ist

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj strato en Budapeŝto
  • muzeo en Tata

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]