Gerhard Armauer Hansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Armauer Hansen
(1841-1912)
Li identigis la bacilon de la lepro.
Li identigis la bacilon de la lepro.
Persona informo
Gerhard Henrik Armauer Hansen
Naskiĝo 29-an de julio 1841 (1841-07-29)
en Bergen, Norvegio
Morto 12-an de februaro 1912 (1912-02-12) (70-jaraĝa)
en Florø, Norvegio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Nacieco norvega
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Oslo
Familio
Gefratoj Klaus Hanssen • Johan Irgens-Hansen • Amalie Hansen vd
Profesio
Okupo Kuracisto, mikrobiologisto, zoologiisto, bakteriologo, dermatologo kaj epidemiologo.
Laborkampo lepro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard Henrik Armauer Hansen (1841-1912) (* la 29-an de julio 1841 en Bergen, † 12-an de februaro 1912 en la urbo Florø) estis norvega mikrobiologisto, zoologiisto, bakteriologo, dermatologo kaj epidemiologo, kiu helpis identigi la lepro-bacilon nomumitan Mycobacterium leprae.

Li ankaŭ plenumis sian profesion en la urba leprulejo, kaj en la hospitalo por pulmomalsanoj, kaj kiel kuracisto de fiŝkaptistoj en la insularo de Lofotoj. Li distingiĝis antaŭ la mondo pro siaj studoj pri lepro, pro tio la bacilo de la malsano de li mem eltrovita ricevis lian nomon. Fakte, li efektivigis persistajn studojn ĝis trovi, en 1873, la patogenan aganton de la lepro, nomitan Bacilus lepraeMycobacterium leprae. Lia eltrovo, pruvanta la kontaĝemon de la malsano, kaŭzis la starigon de nova leĝaro en Norvegio, kiu rezultigis grandan malpliigon de la malsano en la lando; kaj la sama modelo estis observata en aliaj landoj, kontribuante serioze por la kontraŭbatalo al la malsano.

Post 1875 Hansen denove kuracis leprulojn en Bergen.