Jan Blommaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Blommaert
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1961 (1961-11-04)
en Dendermonde
Morto 7-an de januaro 2021 (2021-01-07) (59-jaraĝa)
Lingvoj nederlandaangla
Loĝloko Belgio
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo universitata instruisto • lingvisto • antropologo
TTT
Retejo http://www.tilburguniversity.edu/webwijs/show/?uid=j.blommaert
vdr

Jan Blommaert (naskiĝis en Dendermonde, Belgio, la 4-an de novembro 1961 [1] - mortis la 7-an de januaro 2021[2]) estis belga sociolingvisto kaj lingva antropologo. Li estis profesoro pri lingvo, kulturo kaj tutmondiĝo ĉe Universitato de Tilburg kaj direktoro de la centro Babylon pri la studo de super-diverseco (aŭ pri multkulturismo). Li forte subtenis scio-aktivismon survoje al nova akademia kulturo en kiu la akademiaj eldonejoj havu malpli fortan pozicion en la diskonigo de freŝaj sciencaj artikoloj al tiuj kiuj plej bezonas ilin sed ne povas pagi[3].

Lingvo kaj socio[redakti | redakti fonton]

Blommaert argumentas, ke sub tutmondaj kondiĉoj necesas redifini bazan komprenon pri lingvo kaj socio, kaj ke la disciplino de sociolingvistiko devas moviĝi en pli materialismajn, semiotajn kaj etnografiajn direktojn: ĉiuj signoj, ĉu skribitaj tekstoj, butikaj tekstaĵoj, interretaj memoj, aŭ burokratiaj intervjuoj, estas produktataj de kaj cirkulas ene de apartaj "ordoj de indekseco". Blommaert emfazas la neegalan aliron al universale valoraj lingvaj rimedoj kiel la norma angla aŭ ajna alia nacia lingvo, kaj la sociajn kaj politikajn maljustecojn kiuj rezultas el tio. Ilustraĵoj pri tio troveblas en lia libro Grassroots Literacy (2008), pri marĝenaj skribaj praktikoj en Centra Afriko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La laboro de Blommaerts fokusas la analizadon de problemoj pri potenco kaj socia malegaleco en lingvo kaj socio en la kadro de la nuntempa tutmondiĝo, el analiza diskurso kaj etnografia perspektivo. Lia ĉefa fokuso estas la etnografia studo pri malegaleco en la socio, kaj aparte kiel ĝi rilatas al lingvo-uzado.

Lia verkaro temas pri ĉiuspecaj aferoj rilate almigrado kaj movebleco, rasismo kaj imago, alfabeteco, plurlingveco kaj edukado, diverseco kaj urbeco, precipe rilate al azilpetantoj kaj fremdlingvaj enmigrintoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1998. Debating Diversity: Analyzing the Discourse of Tolerance (kun Jef Verschueren). Londono: eldonejo Routledge.
  • 1999. Language Ideological Debates. Berlin: Mouton De Gruyter.
  • 1999. State Ideology and Language in Tanzania. Köln: Rüdiger Köppe Verlag.
  • 2005. Discourse: A Critical Introduction. Cambridge: Cambridge University Press.
  • 2008. Grassroots Literacy: Writing, Identity and Voice in Central Africa. London: Routledge.
  • 2010. The Sociolinguistics of Globalization. Cambridge: Cambridge University Press.
  • 2010. Ethnographic Fieldwork: An Introduction (with Dong Jie). Bristol: Multilingual Matters.
  • 2013. Ethnography, Superdiversity and Linguistic Landscapes: Chronicles of Complexity. Bristol: Multilingual Matters.

Referencoj[redakti | redakti fonton]