Jan Nepomnjaŝĉij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Nepomnjaŝĉij
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1990 (1990-07-14) (33-jaraĝa)
en Brjansk
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Rusia Ŝtata Sociala Universitato
Okupo
Okupo ŝakisto • mensludisto
TTT
Retejo http://nepochess.com
vdr

Jan Aleksandroviĉ Nepomnjaŝĉij (ruse Ян Алекса́ндрович Непо́мнящий naskiĝis la  14-an de julio 1990(nun 1990-07-14)) estas rusa ŝaka grandmajstro.

Li estis membro de la rusa teamo, kiu gajnis la orajn medalojn en la World Team Chess Championship 2013 en Antalya kaj la European Team Chess Championship 2015 en Rejkjaviko. Nepomnjaŝĉij gajnis la Rusia Superfinalo 2010 kaj la Eŭropa Individua Titolo 2015.[1] Li ankaŭ gajnis Tal Memorial (2016 kaj 2008) kaj Aeroflot Open 2015.

En aprilo de 2021 Nepomnjaŝĉij venkis en turniro de kandidatoj kaj akiris rajton ludi kun Magnus Carlsen matĉon je la titolo de mondĉampiono.[2] kaj perdis ĝin.

En aprilo de 2022 Nepomnjaŝĉij denove venkis en turniro de kandidatoj kaj akiris rajton ludi kun Magnus Carlsen matĉon je la titolo de mondĉampiono en 2023. Sed Magnus Carlsen rifuzis partopreni la Mondĉampionecon. Tial, Nepomniachtchi ludis kun Ding Liren kaj perdis 8.5:9.5.

En 2024 li denove partoprenas en turniro de kandidatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]