Dmitry Jakovenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitry Jakovenko
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1983 (1983-06-28) (40-jaraĝa)
en Omsk
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater MSU Faculty of Computational Mathematics and Cybernetics
Okupo
Okupo ŝakisto • mensludisto
vdr

Dmitry Olegovich JAKOVENKO (ruse Дмитрий Олегович Яковенко naskiĝis la  29-an de junio 1983(nun 1983-06-29)) estas rusa ŝaka grandmajstro. Li estis membro de la rusaj teamoj, kiuj gajnis la orajn medalojn en la World Team Chess Championship (2009) kaj ĉe la European Team Chess Championships de 2007 kaj 2015.

Li lernis ŝakon de sia patro kiam li estis 3 jara kaj poste estis trejnita de Alexander Nikitin la trejnisto de Garri Kasparov. En 2001 li venkis la Mondan Sub-18 Ĉampionumon kaj en la Saint-Vincent Malferma Turniro kaj en 2004 li decidis iĝi profesia ŝakludanto.[1] Li luktis por unua loko en la Rusa Ĉampionumo 2006 sed perdis la finalon kontraŭ Evgeny Alekseev, ricevis duan lokon ĉe Pamplono 2006/2007, Corus B-grupo 2007 kaj Aeroflot Malferma Turniro 2007. Li finis unua en la Karpov Turniro en 2007, 2012 kaj 2018.

En la FIDE rangolisto de julio 2009 Jakovenko iĝis la kvina plej alte taksita ŝakludanto en la mondo kaj preterpasis Vladimir Kramnik kiel la numero unu inter la rusaj ŝakludantoj (Kramnik reakiris la pozicion en septembro). Jakovenko gajnis la Eŭropan Individuan Ĉampionumon de 2012 en Plovdiv per rezulto de 8½/11 poentoj. Li venkis en la Russian Cup knockout tournament en 2013 kaj 2014 post venko en la finalo de Vladimir Fedoseev kaj Maxim Matlakov respektive. En decembro 2014 Jakovenko prenis duan lokon malantaŭ Igor Lysyj en la 67-a rusa ĉampionumo en Kazan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Week in Chess 365 (angle). theweekinchess.com. Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]