Kuch Kuch Hota Hai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuch Kuch Hota Hai
filmo
Originala titolo कुछ कुछ होता है
Originala lingvo hindia lingvo
Kina aperdato 1998
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia dramo, komedia filmo
Kameraado Santosh Thundiyil
Reĝisoro(j) Karan Johar
Produktisto(j) Yash Johar • Hiroo Johar
Scenaro Karan Johar
Filmita en Ooty
Loko de rakonto Barato
Muziko de Jatin–Lalit
Rolantoj Shahrukh Khan • Kajol • Rani Mukerji • Salman Ĥan • Farida Jalal • Anupam Kher • Reema Lagoo • Himani Shivpuri • Johnny Lever • Sana Saeed
Produktinta firmao Dharma Productions
Honorigoj Filmfare Award for Best Film • Zee Cine Award for Best Film
IMDb
vdr

Kuch Kuch Hota Hai ankaŭ konata kiel KKHH, estas barata romantika drama filmo aperita en Barato kaj Unuiĝinta Reĝlando la 16an de oktobro 1998. Ĝi estis verkita kaj reĝisorita de Karan Johar kaj ĉefroligis la popularan paron de Shahrukh Khan kaj Kajol en ilia kvara filmo. Rani Mukerji prezentita en apoga rolo, dum Salman Ĥan ankaŭ havis kamean aperon. Sana Saeed filmdebutis en tiu filmo per en apoga rolo.

Ĝi estis filmita en Barato, Maŭricio kaj Skotlando, kio estis la reĝisora debuto de Karan Johar. La intrigo kombinas du amtriangulojn. La filmo estis tre sukcesa en Barato kaj eksterlande, fariĝante la plej monenspeziga barata filmo de la jaro kaj la tria filmo iam malantaŭ Hum Aapke Hain Koun..! kaj Dilwale Dulhania Le Jayenge. Ekster Barato la filmo estis la plej monenspeziga barata filmo iam ĝis kiam la rekordo estis rompita de Kabhi Khushi Kabhie Gham... (2001).

Kuch Kuch Hota Hai havis pozitivan ricevon de kritikistoj, kun speciala laŭdo pro la efikeco de Kajol. Ankaŭ la muziko iĝis la plej granda sukceso de la jaro. La filmo gajnis multajn gravajn premiojn kiel la National Film Award for Best Popular Film Providing Wholesome Entertainment kaj la "Plej bona filmo" honoron ĉe la Filmfare Premioj, Zee Cine Awards, Screen Awards kaj Bollywood Movie Awards. La filmo gajnis 8 Filmfare premiojn kaj estas la nura filmo en historio kiuj gajnis ĉiujn kvar ludajn kategoriojn ĉe la ceremonio (Plej bona aktoro, Plej bona aktorino, Plej bona apoga aktoro kaj Plej bona apoga aktorino).[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo komenciĝas kun Rahul Khanna (Shah Rukh Khan) staranta antaŭ la sepultfajro de lia edzino Tina (Rani Mukerji). Tra serio de retromemoroj oni montras Rahul kaj la geedziĝon de Tina, ilian mielmonaton, la gravedecon de Tina je ilia filino kaj la finan naskiĝon de la infano. Estas rivelita, ke Tina estis konscia pri komplikaĵoj en sia gravedeco, dum kiu nur la patrino aŭ la infano povus esti savita, sed ŝi decidis ne rakonti al Rahul, ĉar ŝi sciis kiom multe li volis havi infanon. Dum sia gravedeco, Tina kiu ankaŭ amis la bebon, skribis ok leterojn al ŝia filino (unu por ĉiu el ŝiaj unuaj ok naskiĝtagoj) kaj donis ilin al la patrino de Rahul (Farida Jalal). Ĵus antaŭ sia morto, Tina petas al Rahul promesi nomi ilian filinon Anjali.

Ok jaroj pasis kaj Rahul estas sola vivanta kun sia filino Anjali Khanna (Sana Saeed) kaj sia patrino. Lia patrino timas, ke Rahul estas soleca kaj ke Anjali bezonas patrinan figuron en sia vivo, sed Rahul minimumigas tion dirante, ke li kaj lia patrino sufiĉas. Dum ŝia oka naskiĝtago, Anjali legas la lastan kaj plej gravan leteron de sia patrino.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Kajol kiel Anjali Sharma
  • Shahrukh Khan kiel Rahul Khanna
  • Rani Mukerji kiel Tina Khanna
  • Sana Saeed kiel Anjali Khanna
  • Farida Jalal kiel Savitha Khanna
  • Anupam Kher kiel Malhotra
  • Archana Puran Singh kiel Braganza
  • Reema Lagoo kiel Sharma
  • Himani Shivpuri kiel Rifat Bi
  • Johnny Lever kiel Almeida

Muziko[redakti | redakti fonton]

# Titolo Kantisto(j) Longo
1 "Kuch Kuch Hota Hai" Udit Narayan, Alka Yagnik, 4:56
2 "Koi Mil Gaya" Kavita Krishnamurthy, Udit Narayan, Alka Yagnik 7:16
3 "Saajanji Ghar Aaye" Kavita Krishnamurthy, Kumar Sanu, Alka Yagnik, 7:14
4 "Yeh Ladka Hai Deewana" Udit Narayan, Alka Yagnik 6:36
5 "Raghupati Raghav" Alka Yagnik, Shankar Mahadevan 2:05
6 "Tujhe Yaad Na Meri Aayee" Alka Yagnik, Manpreet Akhtar, Udit Narayan 7:05
7 "Ladki Badi Anjaani Hai" Kumar Sanu, Alka Yagnik 6:23
8 "Kuch Kuch Hota Hai" Alka Yagnik 1:26
Totalo: 42:59

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kuch Kuch Hota Hai' wins all top Filmfare honors (angle). Arkivita el la originalo je 2014-06-08. Alirita 2020-06-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]