Victor Fleming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Fleming
Oskar-premiito
Persona informo
Victor Fleming
Naskiĝo 23-an de februaro 1889 (1889-02-23)
en Pasadena, Kalifornio,  Usono
Morto 6-an de januaro 1949 (1949-01-06) (59-jaraĝa)
en Cottonwood, Arizono,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroĉefkameraisto • reĝisoro • produktoro vd
Aktiva dum 1910–1948 vd
Verkado
Verkoj Dr. Jekyll and Mr. Hyde ❦
Forigita per la vento ❦
Captains Courageous ❦
Treasure Island ❦
Red Dust ❦
La Sorĉisto de Oz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victor Lonzo FLEMING (23a de Februaro, 1889 – 6a de Januaro, 1949) estis usona kin-reĝisoro, direktoro de fotografio kaj produktoro. Liaj plej popularaj filmoj estis La Sorĉisto de Oz kaj Forigita per la vento (ambaŭ de 1939), per kiu li ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Reĝisoro. Fleming havis tiujn du samajn filmojn listigitajn en la listo "100 Jaroj... 100 Filmoj" de 2007 de la Usona Kininstituto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis fotisto por la Usona Armeo dum la Unua Mondmilito, kaj por la prezidento Woodrow Wilson en Versailles, Francio.[1] Li laboris por reĝisoroj Allan Dwan kaj D. W. Griffith, kaj reĝisoris sian unuan filmon en 1919.[2]

Multaj el liaj mutaj filmoj montris buntan agadon, ofte kun stelulo Douglas Fairbanks, aŭ estis vakeraj filmoj. Pro tio oni konis lin kiel reĝisoro de viroj, sed fakte li estis ankaŭ bonefika reĝisoro de virinoj kaj tiel, sub lia estreco, Vivien Leigh ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktorino, Hattie McDaniel Oskar-premion al la Plej Duaranga Aktorino kaj Olivia de Havilland estis nomumita.

En 1932, Fleming aliĝis al MGM kaj reĝisoris kelkajn el la plej prestiĝaj filmoj de la studio. Ekzemple Red Dust (1932), Bombshell (1933), kaj Reckless (1935) kun Jean Harlow, dum Treasure Island (1934) kaj Captains Courageous (1937) havigis senton de literatura distingo al la aventuraj historioj por knaboj. Liaj du plej famaj filmoj venis en 1939, kiam The Wizard of Oz estis tuj sekvata per Gone with the Wind.

La versio de Fleming de Dr. Jekyll and Mr. Hyde (1941), kun Spencer Tracy, estis ĝenerale taksita sub tiu fare de Rouben Mamoulian en 1931 kiel versio antaŭ la Hays-kodo. En la versio de Fleming de 1942 pri la verko de John Steinbeck nome Tortilla Flat stelulis Tracy, John Garfield, Hedy Lamarr kaj Frank Morgan. Aliaj filmoj kiujn Fleming faris kun Tracy estis Captains Courageous (per kiu Tracy ricevis sian unuan Oskar-premion), A Guy Named Joe, kaj Test Pilot. Li reĝisoris Clark Gable en totalo de kvin filmoj – Red Dust, The White Sister, Test Pilot, Gone with the Wind, kaj Adventure.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Victor Fleming Biography. biography.com. Arkivita el la originalo je 16a de Julio, 2009. Alirita 26a de Junio, 2010. Arkivigite je 2009-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-16. Alirita 2020-11-29.
  2. Gabbard, Glen O.. (1999) Psychiatry and the Cinema, 2‑a eldono, Washington DC: American Psychiatric Press, Inc..