Hedy Lamarr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hedy Lamarr
Persona informo
Hedwig Kiesler
Naskonomo Hedwig Eva Maria Kiesler
Naskiĝo 9-an de novembro 1914 (1914-11-09)
en Vieno
Morto 19-an de januaro 2000 (2000-01-19) (85-jaraĝa)
en Casselberry
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Etno judoj vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco AŭstrioUsono vd
Familio
Patro Emil Kiesler vd
Patrino Gertrud Kiesler vd
Edz(in)o Friedrich Mandl • Gene Markey • John Loder • Teddy Stauffer • W. Howard Lee • Lewis J. Boies vd
Infanoj James Loder • Anthony Loder • Denise Loder-DeLuca vd
Profesio
Okupo aktoroinventisto • aŭtobiografo • scenaristo • filmaktoro • filmproduktoromuzikistomodelo • amuzisto vd
Laborkampo kinarto • Frequency-hopping spread spectrum • aktorado • discoveries and inventions vd
Aktiva dum 1930–1958 vd
Verkado
Verkoj Ecstasy ❦
Samson and Delilah ❦
Algiers ❦
Experiment Perilous ❦
The Strange Woman ❦
Frequency-hopping spread spectrum vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hedy Lamarr en 1940
Hedy Lamarr en "The Conspirators" (La konspirantoj)
Victor Mature kaj Lamarr en Samson and Delilah (1949)

Hedy LAMARR, naskiĝis kiel Hedwig Eva Maria Kiesler (Vieno, la 9-an de novembro 1914Altamonte Springs (Kalifornio), la 19-an de januaro 2000) kaj estis aŭstra-usona aktorino kaj inventistino.

Hedy Lamarr estis filino de la aŭstra bankdirektoro Emil Kiesler kaj de la hungara pianistino Gertrud Lichtwitz.

Ŝi sekvis la aktoredukadon de Max Reinhardt en Berlino, kaj havis jam en la aĝo de dek sep jaroj la unuan filmrolon, en la germana filmo Geld auf der Straße (Mono sur la strato) (1930). En 1933 ŝi aperis kiel la unua virino nuda en filmo, en la ĉeĥoslovaka filmo 'Extase' (Ekstazo). Dum dek minutoj ŝi videblis nuda, unue banante sin en lageto, kaj poste kurante tra la arbaro. La filmo estis malpermesata en multaj landoj aŭ almenaŭ cenzurita ĉar en ĝi estis amorsceno, cetere ŝajnigita, en kiu videblis preskaŭ nur ŝia vizaĝo en stato de ekstazo. Eĉ la papo Pio la 11-a enmiksiĝis en la afero.

En 1933 ŝi edziniĝis al la Viena armilkomercisto Fritz Mandl kiu, kvankam li estis juda, havis intensajn kontaktojn kun Adolf Hitler kaj Benito Mussolini. Mandl estis tre ĵaluza, eĉ ne unu momenton perdis sian edzinon el la vido, kaj malpermesis al ŝi filman karieron. Ŝi malamis sian edzon kaj la nazio-rondojn en kiuj li interrilatis, kaj fuĝis en 1937 for de li al Londono, kie ŝi alprenis la artistnomon Hedy Lamarr. Post tio ŝi daŭrigis sian filmkarieron en Usono. Lamarr ofte ludis rolojn kiel eleganta kaj mistera malhela belulino, sed ne estis tre feliĉa en la elekto de ŝiaj filmoj. Tiel ŝi malakceptis la ĉefrolon en la filmo Casablanca. Ŝia plej granda komerca sukceso estis la rolo kiel Delilah en Samson and Delilah de Cecil B. DeMille (1949). En 1958 ŝi ludis en sia lasta filmo (The Female Animal) (La virina besto).

Invento[redakti | redakti fonton]

Krom ŝia filmkariero ŝi ankaŭ estis ĉe la lulilo de la moderna komunikadotekniko. Fritz Mandl, la unua edzo de Lamarr, ne nur estis armilkomercisto, sed ankaŭ konstruis aviadilojn kaj faris esplorojn pri stirsistemoj. Lamarr interesiĝis kaj poste elpensis la principon de la frekvenco-saltado; metodo per kiu oni povas fari radiokomunikadon ne ĝenatan de eksteraj perturboj. En kunlaboro kun la komponisto George Antheil ŝi kapablis ellabori uzeblan metodon por la tre alte fluganta observo-aviadilo kaj la stirado de torpedoj. Ili nomis la inventon Secret Communications System ("sekreta komunikado-sistemo") kaj la 10-an de junio 1941 ili petis patenton. La 11-an de aŭgusto 1942 ĝi estis donita (numero 2292387). Ĉar la usona armeo ne tre serioze taksis la inventon de aktorino kaj komponisto kaj krom tio la elektroniko en tiu tempo ne estis tiom progresa, daŭris ĝis 1962 antaŭ ol ilia invento estis aplikita.

Lamarr fariĝis en 1953 usona civitano, sed konsideris Usonon kiel prizonon, neloĝatan insulon. Ŝi sesfoje edziniĝis kaj havis filon kaj filinon, kaj adoptitan filon. Lamarr mortis je 85-jaraĝo en Altamonte Springs (apud Orlando, Florido). Ŝi estis kremaciita, kaj laŭ ŝia lasta deziro la cindro estis disĵetita en la Viena Arbaro apud Vieno.

Honore al ŝi, en la germanlingvaj landoj Aŭstrujo, Germanujo kaj Svislando la 9-a de novembro estas la Tago de la inventistoj.

La asteroido 32730 Lamarr estis nomita pro ŝia memoro.[1]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1930: Geld auf der Straße
  • 1931: Die Koffer des Herrn O.F.
  • 1931: Die Blumenfrau von Lindenau
  • 1932: Man braucht kein Geld
  • 1933: Ekstase / Symphonie der Liebe
  • 1938: Algiers
  • 1939: I Take This Woman
  • 1939: Lady of the Tropics
  • 1940: Boom Town
  • 1940: Comrade X
  • 1941: Come Live with Me (Venu, vivu kun mi)
  • 1941: H.M. Pulham, Esq.
  • 1941: Ziegfeld Girl
  • 1942: Crossroads
  • 1942: Tortilla Flat
  • 1942: White Cargo
  • 1943: The Heavenly Body
  • 1944: Experiment Perilous
  • 1944: The Conspirators
  • 1945: Her Highness and the Bellboy
  • 1946: The Strange Woman
  • 1947: Dishonored Lady
  • 1948: Let's Live a Little
  • 1949: Samson and Delilah
  • 1950: A Lady Without Passport
  • 1950: Copper Canyon
  • 1951: My Favorite Spy
  • 1954: L'Amante di Paride (ankaŭ: The Face, That Launched a Thousand Ships)
  • 1954: L'Eterna Femmina
  • 1957: The Story of Mankind
  • 1958: The Female Animal

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]