Mansur Hekmat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mansur Hekmat
El la tombejo
El la tombejo
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1951 (1951-06-04)
en Teherano
Morto 4-an de julio 2002 (2002-07-04) (51-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj persaangla
Ŝtataneco Irano
Alma mater Universitato de BathUniversitato de Ŝirazo
Familio
Edz(in)o Azar Majedi
Okupo
Okupo politikistofilozofo
vdr

Mansur HEKMAT (en persa: منصور حکمت‎, denaske Ĵubin Razani, en persa: ژوبین رازانی‎; 4a de Junio, 1951 - 4a de Julio, 2002) estis irana marksista teoriulo, revoluciulo kaj estro de movado de laboristaj komunistoj. Li kontraŭis la ŝahon, kaj post la Irana revolucio de 1979, li unue fondis la movadon de Revolucia Marksismo kaj en 1983 li kun-fondis la Komunisman Partion de Irano, kiu estis opozicia al la Islama Respubliko Irano. En 1991 li separiĝis el tiu partio kaj fondis la Laboristan Komunisman Partion de Irano, kiun li estris ĝis sia morto en 2002. Li estis edzo de iama politikisto Azar Majedi.

Li gradiĝis pri ekonomiko en la Universitato de Ŝiraz, antaŭ translokiĝi al Britio kie li magistriĝis en la Universitato de Bath. Li translokiĝis al Londono en 1973 por doktoriĝi en la Universitato Birkbeck, kie li studis sub la superrigardo de la marksisma teoriulo Ben Fine kaj iĝis kritikisto de tio kion li ividis kiel distorditaj versioj de komunismo, kie la Rusia komunismo, la Ĉina komunismo, la gerilmilito, la socialdemokrata Trockiismo kaj naciismo inter maldekstruloj.