Cinocefalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinocefalo
Cinocefalo (Papio cynocephalus)
Cinocefalo (Papio cynocephalus)

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Genro: Paviano Papio
Specio: Papio cynocephalus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La cinocefalo[1] (Papio cynocephalus) estas paviano de la familio de Cerkopitekedoj. La specifa epiteto cynocephalus signifas laŭvorte en greka latinigita "hundokapa", pro la hundeca formo de la muzelo kaj la kapo. Cinocefaloj havas sveltajn korpojn kun longaj brakoj kaj kruroj, kaj flavec-brunan hararon. Ili similas al la Ursa paviano, Papio ursinus, sed estas iome pli malgrandaj kun malpli longa muzelo. Iliaj senharaj vizaĝoj estas nigraj, enkadritaj per blankecaj vang-haroj. Maskloj povas kreski ĝis ĉirkaŭ 84 cm, inoj ĝis 60 cm. Ili havas longajn vostojn kiuj kreskas ĝis esti tiom longaj kiom ties korpoj. La averaĝa vivodaŭro de la cinocefalo en naturo estas ĉirkaŭ 15–20 jaroj; kelkaj povas vivi ĝis 30 jaroj.

Cinocefaloj loĝas en savanoj kaj maldensaj arbaroj en Orienta Afriko, el Kenjo kaj Tanzanio ĝis Zimbabvo kaj Bocvano. Ili estas dumtagemaj, surteremaj, kaj vivas en kompleksaj, miks-seksaj sociaj grupoj de ok ĝis 200 individuoj por aro. Ili estas ĉiomanĝantoj kun prefero por fruktoj, sed ankaŭ por aliaj plantoj, semoj, herboj, bulboj, folioj, arboŝeloj, burĝonoj kaj fungoj same kiel por vermoj, larvoj, insektoj, araneoj, birdoj, roduloj kaj malgrandaj mamuloj. Ĉiuj specioj de pavianoj estas tre oportunemaj manĝantoj kaj fakte manĝas virtuale ajnan manĝaĵon kiun ili povos trovi.

Cinocefaloj uzas almenaŭ 10 diferencajn voĉojn por komunikiĝi. Kiam oni veturas grupe, maskloj estras, inoj kaj junuloj restas sekure en la mezo, kaj malpli-dominantaj maskloj protektas la ariergardon. La hierarkio en paviana grupo estas serioza afero, kaj kelkaj subspecioj disvolvigis interesajn kondutojn por eviti konfliktojn. Por ekzemplo, maskloj estis ofte dokumentataj uzantaj idojn kiel iu tipo de "pasporto" aŭ ŝildo por sekura alproksimiĝo al alia masklo. Unu masklo prenas la pavianidon kaj tenas ĝin dum venas alia masklo. Tiu ago ofte trankviligas la alian masklon kaj tio permesas, ke la unua masklo povas alproksimiĝi sekure.

Pavianoj estas gravaj por sia natura medio, ne nur kiel manĝo por pli grandaj predantoj, sed ankaŭ por disigi semojn per siaj restaĵoj, kaj pro siaj vagemaj manĝokutimoj. Ili estas ankaŭ efikaj predantoj de pli malgrandaj animaloj kaj ties idoj, kontrolante tiel troajn populaciojn.

Pavianoj kapablis plenumi grandan nombron de diversaj ekologiaj niĉoj, kiel lokoj konsiderataj malfavoraj por aliaj animaloj, kiel la regionoj okupataj de homa setlado. Tiel ili estas unu el la plej sukcesaj primatoj de Afriko kaj ne estis listitaj kiel minacataj aŭ endanĝerigitaj. Tamen, la samaj kondutaj adaptoj kiuj faris ilin tiom sukcesaj faras ke ili estas konsiderataj plago fare de homoj en multaj areoj. Atakoj de pavianoj al la kultivoj de farmistoj kaj al gregoj kaj aliaj entrudoj en homaj setlejoj rezultis en la organizado de projektoj por ekstermado de plej specioj de pavianoj. Tamen, plua habitatoperdo devigas pli kaj pli la pavianojn al migrado al areoj de homa setlado.

Estas tri agnoskitaj subspecioj de cinocefalo nome la jenaj:

  • Papio cynocephalus cynocephalus, la tipa
  • Papio cynocephalus ibeanus
  • Papio cynocephalus kindae

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 20an de Januaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]