Hispaniola koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hispaniola koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geotrygon Geotrygon
Gosse, 1847
Specio: Hispaniola koturnokolombo Geotrygon leucometopia
(Chapman, 1917)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hispaniola koturnokolomboBlankfrunta koturnokolombo, Geotrygon leucometopia, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemio de Domingo (ĝi estis iam troveble en Haitio, sed estas nun formortinta tie) en la karibia insulo Hispaniolo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Grizkapa koturnokolombo, sed tiu specio estis disigita kaj tiu ĉi subspecio deklarita propra specio en 2004 post retaksado de la taksonomio.