The Exorcist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Exorcist
filmo
Originala titolo The Exorcist
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 dec. 1973, 20 sep. 1974
Ĝenro horora filmo, filmo bazita sur romano, Satana filmo
Kameraado Owen Roizman, Billy Williams
Reĝisoro(j) William Friedkin
Produktisto(j) William Peter Blatty
Scenaro William Peter Blatty
Filmita en Nov-Jorko • Mosulo • Hatra • Georgetown • Warner Brothers Burbank Studios • Hell's Kitchen • Holy Trinity Catholic Church
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de Steve Boeddeker
Rolantoj Ellen Burstyn • Max von Sydow • Lee J. Cobb • Kitty Winn • Jack MacGowran • Linda Blair • William O'Malley • Peter Masterson • William Peter Blatty • Rudolf Schündler • Jason Miller • Eileen Dietz
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Golden Globe Award for Best Director • Golden Globe Award for Best Supporting Actress – Motion Picture • Golden Globe Award for Best Screenplay • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado
IMDb
vdr
Pupo uzata en la filmo.

The Exorcist (La Ekzorcisto) estas usona supernatura horora filmo de 1973 reĝisorita de William Friedkin kaj produktorita kaj verkita por kino de William Peter Blatty, bazita sur la romano samnoma de Blatty de 1971. En la filmo stelulas Ellen Burstyn, Max von Sydow, Lee J. Cobb, Kitty Winn, Jack MacGowran (en lia fina kinrolo), Jason Miller kaj Linda Blair. Ĝi estas la unua ero de la filmoserio The Exorcist, kaj sekvas la diabla posedo de 12-jara junulino Regan kaj la klopodoj de ŝia patrino por savi ŝin pere de ekzorco kondukita de du romkatolikaj pastroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La inspira romano estas bazita je la ekzorco de Robbie Mannheim en 1949, kion Blatty ekkonis kiam li estis studento en Universitato Georgetown, jezuita kaj katolika universitato.[1]

Blair kaj Burstyn kiel Regan kaj Chris MacNeil.

The Exorcist atingis registrojn de biletvendoj dum multaj jaroj. Dum preskaŭ duono da jarcento, ĝis la kinadapto de 2017 de la romano de Stephen King nome It, ĝi estis la pinta R-taksita horora filmo.[2] En 1999, The Sixth Sense fine superis The Exorcist kiel la plej enspeza supernatura horora filmo; ĝi restas en tria loko post ankaŭ It postulis tiun titolon.[3]

The Exorcist uzis komponaĵojn de moderna klasika muziko, inklude partojn de Cello Concerto No. 1, de Polymorphia de 1972, kaj aliajn pecojn de pola komponisto Krzysztof Penderecki, Kvin Pecojn de Orkestro de la aŭstria komponisto Anton Webern same kiel iom da originala muziko de Jack Nitzsche. Kio estas nun konsiderata "Temo el La Ekzorcisto", t.e. la piano-bazita melodio kiu malfermas la unuan parton de Tubular Bells,[4] nome debuta albumo de 1973 de la angla muzikisto de progresiva roko Mike Oldfield, iĝis tre populara post la publikigo de la filmo, kvankam Oldfield mem ne estis tiom impresita per la maniero kiel lia verko estis uzita.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dimension Desconocida. Ediciones Robinbook. Alirita 2010-04-04. “La inspiración del exorcista La historia de Robbie Mannheim es un caso típico de posesión, y es la que dio vida a la película El Exorcista.”.
  2. Horror - R-Rated. Alirita 3a de Marto, 2019.
  3. Horror - Supernatural. Alirita 3a de Marto, 2019.
  4. Sisco King, Claire (2010). "Ramblin' Men and Piano Men; Crisis of Music and Masculinity in The Exorcist". Music in the Horror Film : Listening to Fear. New York: Routledge. pp. 114–133. ISBN 9780203860311.
  5. Lester, Paul (21a de Marto, 2014). "Mike Oldfield: 'We wouldn't have had Tubular Bells without drugs'". The Guardian. Alirita la 10an de Marto, 2021.