Godzilo (1954)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godzilo
filmo
Originala titolo ゴジラ
Originala lingvo japana lingvo • rusa lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 3 nov. 1954
Ĝenro filma dramo, horora filmo, sciencfikcia filmo, kaiju
Kameraado Masao Tamai
Reĝisoro(j) Honda Iŝiro
Produktisto(j) Tomoyuki Tanaka
Scenaro Honda Iŝiro • Shigeru Kayama • Takeo Murata
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Akira Ifukube
Rolantoj Shimura Takashi • Akihiko Hirata • Akira Takarada • Kōchi Momoko • Haruo Nakajima • Kokuten Kōdō • Kenji Sahara • Katsumi Tezuka • Kin Sugai • Honda Iŝiro
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

GodziloGodzilla (ゴジラ Gojira?) estas japana kaiju filmo de 1954 reĝisorita de Ishirō Honda, kun specialaj efektoj de Eiji Tsuburaya. Produktorita kaj distribuita de Toho Studioj, ĝi estas la unua filmo de la franĉizo Godzilla kaj de la Ŝova-epoko. En la filmo stelulas Akira Takarada, Kōchi Momoko, Akihiko Hirata kaj Takashi Shimura, kun Haruo Nakajima kaj Kacumi Tezuka kiel Godzilla. En la filmo, la aŭtoritatoj de Japanio baraktas kontraŭ la subita apero de giganta monstro, kies atakoj sugestas timojn de nuklea holokaŭsto dum la postmilita Japanio.

Godzilla ekproduktiĝis post Japan-Indonezia kun-produktorado kolapsis. Cuburaĝa origine elektis gigantan polpon antaŭ la filmistoj decidiĝis por dinosaŭr-inspirita kreitaĵo. Godzilla pioneris formon de specialaj efektoj nome "kostumimito", en kiu figuranto vestante kostumon interagadas kun miniaturaj scenejoj. Ĉefa filmado daŭris 51 tagojn, kaj la specialaj efektoj 71 tagojn.

Godzilla estis publikigita en kinejoj en Japanio la 3an de Novembro, 1954, kaj enspezis 183 milionojn da enoj (1.6 milionoj da usonaj dolaroj) dum sia origina prezentado en kinejoj.[1] En 1956, tre re-eldonita "usonigita" versio, titolita Godzilla, King of the Monsters! (Godzilo, Reĝo de la Monstroj!) estis publikigita en Usono.[2] La filmo etendiĝis al multrimeda franĉizo, agnoskita de Guinness World Records kiel la plej longa filmofranĉizo en la historio.[3] La rolulo Godzilo ekde tiam iĝis ikono de la internacia pop-kulturo, kaj la filmo de 1954 estis konsiderita kiel tiu kiu plej establis la modelon por la tokusacu komunikrimedoj. Ekde ties publikigo, la filmo estis konsiderata kinematografia atingo[4] kaj unu el la plej grandaj monstrofilmoj iam faritaj.[5][6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Travis Bean (4a de Junio, 2019). "Where 'King Of The Monsters' Ranks In Godzilla's Box Office History". Forbes. Arkivita el la originalo la 18an de Februaro, 2020. Alirita la 14an de Marto, 2021.
  2. Classic Media Reissues the Original Godzilla on DVD. Scifi Japan (31 de Marto, 2014). Alirita 1a de Septembro, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2021-03-14.
  3. Jennifer Lawrence, Game of Thrones, Frozen among new entertainment record holders in Guinness World Records 2015 book. Guinness World Records. Alirita 26a de Februaro 2016.
  4. Perkins, Allen (18a de Novembro, 2011). "Review: The Criterion Collection's Godzilla". Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine SciFi Japan. Arkivita el la originalo la 24an de Julio, 2020. Alirita la 14an de Marto, 2021.
  5. Khatchatourian, Maane (12a de Junio, 2015). "10 Best Monster Movies of All-Time". Variety. Arkivita el la originalo la 25an de Decembro, 2020. Alirita la 14an de Marto, 2021.
  6. The 50 best monster movies. Time Out (8a de Oktobro, 2019). Arkivita el la originalo je 24a de Julio, 2020. Alirita 24a de Julio, 2020.
  7. Best Monster Movies of All Time. Rolling Stone (15a de Julio, 2013). Arkivita el la originalo je 24a de Julio, 2020. Alirita 24a de Julio, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]