Franz Kirms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Kirms
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1750 (1750-12-21)
en Vajmaro
Morto 3-an de majo 1826 (1826-05-03) (75-jaraĝa)
en Vajmaro
Loĝloko Kirms-Krackow-domo
Familio
Edz(in)o Erdmuthe Sophie Krackow
Okupo
Okupo teatrestro
vdr

Franz KIRMS (naskiĝinta la 21-an de decembro 1750 en Vajmaro, mortinta samloke la 3-an de majo 1826[1]) estis germana financoficisto kaj kolego de Goeto teatrejestrece.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Kirms devenas el tradicia vajmara oficista familio kiu loĝis ekde 1701 en la domo de ĉe Jakobo-strato 10. Franz estis financa oficisto, ekde 1789 kortega ĉambra konsilisto kaj ekde 1814 sekreta kortega konsilisto.[2] Duko Karlo Aŭgusto komisiis lin pri la superaj inspektado kaj kontrolo de la kortega marŝalejo.

Ekde 1791 li helpis Goeton en la intendantado teatra. Li responsis la financojn de la Kortega teatro vajmara, taskon kiun li plenumis lerte kaj energie. Post foriro de Goeto li gvidis la teatron ĝis malmultaj jaroj antaŭmorte kune kun grafo Albert Cajetan von Edling. Goeto ege ŝatis Kirms-on.

En la 27.12.1823la 73-aĝulo nuptis la 42-aĝan Erdmuthe Sophie Caroline (1779–1866)[3], kiu ekde 1804 estis distrigistino de la hereda granddukino kaj cara filino Maria Pavlovna Romanova. La geedziĝo restis seninfana.

Kun al edzo Kirms entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.[4] Nevino lia estis Charlotte Krackow, biografiistino de la kortego vajmara.

Graveco[redakti | redakti fonton]

En interparolado kun kanceliero Friedrich von Müller kaj Friedrich Soret en la 16.4.1824 Goeto laŭdegis la intendantadon de Franz Kirms.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biedrzynski, Effi; Goethes Weimar, Artemis & Winkler Verlag, Mannheim; ISBN 978-3-538-07300-5
  2. Jeßing, Benedikt [eld.] Metzler-Goethe-Lexikon. Stuttgart/Weimar 1999. ISBN 3-476-01589-0
  3. Emde, Ruth B. [eld.] Selbstinszenierungen im klassischen Weimar: Caroline Jagemann. Göttingen : Wallstein-Verl. 2004; ISBN 3892447438; kp. komenton pri la aŭtobiografio 1777–1801, p. 336
  4. Henze, Hannelore; Schmidt, Doris-Annette: Der historische Friedhof zu Weimar, Ilmenau, Rhino Verlag 2011, p. 140–141, ISBN 9783939399087
  5. "Kirms hat sich in einer Zeit Verdienste erworben, wo es noch galt zu sparen, mit Wenigem viel zu machen. Ich hatte keinen Heller für meine Direction, ich wendete noch viel Geld daran, die Acteurs herauszufüttern und genoß das Vorrecht eines Souverains, genereus zu sein nach Herzenslust. Ja wir sind aus einer alten, andern Zeit her und brauchen uns ihrer nicht zu schämen." - el: Woldemar Freiherr von Biedermann (eld.): Gespräche mit Goethe: Mit Friedrich von Müller und Friedrich Soret am 16. März 1924. Ĉe: Goethes Gespräche Band 1–10 (= Goethes Gespräche. Volumo 5). Leipzig 1889-1896. (interrete)