Abu Mansur al-Maturidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Mansur al-Maturidi
Maŭzoleo de Abu Mansur al-Maturidi.
Maŭzoleo de Abu Mansur al-Maturidi.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 851 (0851-11-30)
en Maturid,  Abasida Kaliflando
Morto 1-an de januaro 944 (0944-01-01) (92-jaraĝa)
en Samarkando, Transoksiano,  Abasida Kaliflando
Tombo Mausoleum of Abu Mansur al-Maturidi
Lingvoj araba
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Okupo
Okupo islamjuristo • mutakallim • Koranekzegezisto • filozofo • mistikulo
Verkoj Kitab al-Tawhid
Tafsir al-Maturidi
vdr

Abu Mansur al-MaturidiAbū Manṣūr Muḥammad b. Muḥammad b. Maḥmūd al-Samarḳandī (853-944; en persa: محمد بن محمد بن محمود أبو منصور ماتریدی سمرقندی حنفی ), ofte nomita Imam Māturīdī por sunaismaj islamanoj, estis sunaisma Hanafisto, juristo, teologo kaj ekzegezisto de la skribaĵoj de la 9-a jarcento en Samarkando, kiu iĝis kodigisto de unu de la ĉefaj ortodoksaj skoloj de sunaisma teologio, nome la skolo de Maturidismo,[1] kiu siavice iĝis la teologia dominanta skolo por la sunaismaj islamanoj en Centra Azio[1] kaj poste havis hegemonian statuson kiel elektita skolo kaj por la Otomana Imperio kaj por la Mogola Imperio.[1]

Kontraste al Abu al-Hasan al-Aŝ'ari (mortinta en 936), fondinto de unu de la ĉefaj ortodoksaj teologiaj sunaismaj skoloj, Maturidi aliĝis al la doktrino de Abu Hanifah (772) transmitita kaj prilaborita de la teologoj hanafistaj de Balĥo kaj Transoksiano.[1] Tiun teologion Maturidi sistemigis kaj uzis por refuti ne nur la opiniojn de la mutazilanoj, de la karmatoj kaj de aliaj heterodoksaj grupoj inter la sunaismaj islamanoj, sed ankaŭ teologiojn neislamanajn kiel tiuj de kalcedona kristanismo, la miafizitismo, la maniĥeismo, la markionismo kaj la bardesanismo.[2]

La epitetonisba de Maturidi referencas al Māturīd (aŭ Māturīt), loĝloko en Samarkando.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Madelung, W., “al-Māturīdī”, en: Encyclopaedia of Islam, Dua Eldono, P. Bearman, Th. Bianquis, C.E. Bosworth, E. van Donzel, W.P. Heinrichs
  2. G. Vajda, Le témoignage d’al-Māturīdī sur la doctrine des Manichéens, des Daysanites et des Marcionites, en Arabica, xii [1966], pp. 1-38 kaj pp. 113-128