Abu al-Hasan al-Aŝ'ari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari en araba kaligrafio.
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari en araba kaligrafio.
Persona informo
أبو الحسن الأشعري
Naskiĝo ĉ. 874
en Basra, Irako, Black flag.svg Abasida Kaliflando
Morto ĉ. 936
en Bagdado, Irako, Black flag.svg Abasida Kaliflando
Religio islamo [#]
Lingvoj araba [#]
Ŝtataneco Abasida Kaliflando [#]
Familio
Parencoj Al-Jubba'i [#]
Profesio
Okupo teologo • mutakallim • filozofo • Koranekzegezisto • islamjuristo [#]
Laborkampo islama teologio • Kalam [#]
Verkado
Verkoj al-Ibāna ❦
Maqālāt al-islāmīyīn ❦
Istiḥsān al-ḫauḍ fī ʿilm al-kalām ❦
Risālat ilā Ahl al-thaghr [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Abu al-Hasan al-Aŝ'ari, arabe أبو الحسن علي بن إسماعيل الأشعري, Abū l-Ḥasan ʿAlī ibn Ismāʿīl al-Aŝʿarī, (Basora, 874 - Bagdado, 936) estis iraka islama teologo.

Plej verŝajne li apartenis al la familio de Abu-Musa al-Aŝ'ari, nome unu de la Sahaboj. Li integriĝis al la teologia skolo de Mutazilismo kaj kompilis variajn intelektajn opiniojn en sia verko Maqālāt al-Islāmīyīn (Teologia rezonado de islamanoj).

Estante 40-jaraĝa, li konkludis, ke lia metodo induktis al nefruktodonaj konceptoj pri Dio kaj la homaro, kaj tial li ŝanĝis sian vojon al pli ortodoksa teologio. Poste li ampleksigis sian Maqālāt al-Islāmīyīn kaj la traktaton Kitāb al-Lumaʽ (La luma libro).

Per meditado pri la ideoj de al-Muhasibi kaj de aliaj dogmemaj gravuloj, li kreis sian propran religian tendencon, konata kiel teologio Aŝ'ari, Aŝarijoskolo de Ĥorasano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Daniel Gimaret, La doctrine d'al-Ash'ari, Parizo: Cerf, 1990.
  • Carlos A. Segovia, Abu l-Hasan al-Ash'ari. Contra heterodoxos (al-Luma'), o lo que deben creer los musulmanes, Madrido: Biblioteca Nueva, 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]