Listo de mondaj heredaĵoj en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Listo de mondaj heredaĵoj en Pollando – listo de lokoj en Pollando enskribitaj en la listo de Monda heredaĵo de Unesko.

Nun (Junio 2021), en la listo troviĝas 16 objektoj: 1 naturaj kaj 15 kulturaj. Estas 6 pliaj objektoj en la prova listo (listo de objektoj konsideritaj por aldono al la ĉefa listo).[1]

Objektoj en la listo de Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

La suba tabelo montras polajn objektojn en la listo de Monda heredaĵo de Unesko:

Ref. n-ro – referenca numero;
Objekto – esperanta nomo de la enksribo kaj ĝia angla originalo;
Loko – urbo, municipo, regiono; geografiaj koordinatoj;
Tipo – klasifiko de Monda heredaĵo de Unesko:[2]
  • kultura (K),
  • natura (N),
  • miksita – kultura kaj natura (K,N);
Priskribo – malgranda priskribo de la objekto;
Jaro – jaro de enskribiĝo;
  •  Translimaj enskriboj
  • Ref. n-ro Objekto Foto Loko Tipo Jaro Priskribo
    29 Krakovo (Malnova Urbo)
    Historic Centre of Kraków
    Malgrandpollanda provinco
    50° 03′ 41″ Nordo 19° 56′ 14″ Oriento / 50.061389 °N, 19.937222 °O / 50.061389; 19.937222 (mapo)
    K
    (iv)
    1978 La Malnova Urbo situas ĉe la Vavela Kastelo. En la komercista urbo de la 13-a jarcento troviĝas la plej granda bazarejo en Eŭropo, multaj historiaj domoj, palacoj kaj preĝejoj kun iliaj belegaj internoj. Pliajn pruvojn pri la fascina historio de la urbo donas la 14-a jarcenta urboparto – Kazimierz kun ĝiaj mezepokaj sinagogoj, Jagelona Universitato kaj gotika katedralo, kie troviĝas tombejoj de la reĝoj de Pollando.[3]
    32 Minejoj en Wieliczka kaj Bochnia
    Wieliczka and Bochnia Royal Salt Mines
    Malgrandpollanda provinco
    49° 59′ 03″ Nordo 20° 03′ 36″ Oriento / 49.98414014031844 °N, 20.060049670240076 °O / 49.98414014031844; 20.060049670240076 (mapo)
    49° 58′ 09″ Nordo 20° 25′ 05″ Oriento / 49.96915169858067 °N, 20.417921019971715 °O / 49.96915169858067; 20.417921019971715 (mapo)
    K
    (iv)
    1978 Kuŝejo de salo en Wieliczka kaj Bochnia estas minita ekde la 13-a jarcento. Ĉi tiu grava entrepreno estas la plej malnova en Eŭropo. La enskribo ampleksas salminejojn Wieliczka kaj Bochnia, kaj Kastelo Żupny en Wieliczka. La salminejoj Wieliczka kaj Bochnia montras etapojn de la disvolviĝo de minteknologio en Eŭropo de la 13-a ĝis la 20-a jarcentoj. Ambaŭ minejoj havas centojn da kilometroj da galerioj kun artaĵoj, subteraj kapeloj kaj statuoj skulptitaj en la salo. La minejoj estis administritaj de la Kastelo Żupny, kiu konstruiĝis en mezepoko kaj estis rekonstruita plurfoje.[4]
    31 Aŭŝvico (koncentreja komplekso)
    Auschwitz Birkenau, German Nazi Concentration and Extermination Camp (1940–1945)
    Malgrandpollanda provinco
    50° 02′ 20″ Nordo 19° 10′ 30″ Oriento / 50.038889 °N, 19.175 °O / 50.038889; 19.175 (mapo)
    K
    (vi)
    1979 Aŭŝvico estis reto de naziaj koncentrejoj kaj ekstermejoj konstruitaj kaj regitaj de la Nazia Germanio en lokoj aneksitaj de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. Aŭŝvico estis la plej granda el la germanaj koncentrejoj. La enskribo ampleksas Aŭŝvicon I (la baza koncentrejo), Aŭŝvicon II-Birkenau (la ekstermejo) kaj amastombejon de malliberuloj.[5]
    33 Arbaro de Białowieża
    Białowieża Forest
    Podlaĥia provinco
    52° 43′ 39″ Nordo 23° 58′ 52″ Oriento / 52.7275 °N, 23.981111 °O / 52.7275; 23.981111 (mapo)
    N
    (vii)
    1979 La Arbaro Białowieża, situanta sur la limo de Pollando kaj Belorusio, estas granda je 141 885 hektaroj praarbaro, en kiu ĉefe troviĝas koniferoj kaj larĝfoliaj arboj. Ĉi tiu arbaro estas escepta por ebligi konservadon de biodiverseco, ĝi estas hejmo de la plej granda populacio de eŭropa bizono.[6]
    30 Malnova Urbo (Varsovio)
    Historic Centre of Warsaw
    Mazovia provinco
    52° 14′ 59″ Nordo 21° 00′ 48″ Oriento / 52.2495871198715 °N, 21.013384140495543 °O / 52.2495871198715; 21.013384140495543 (mapo)
    K
    (ii)(vi)
    1980 Dum la ribelo de Varsovio en aŭgusto 1944, naziaj trupoj detruis pli ol 85% de la historia centro de Varsovio. Post la milito, 5-jara rekonstrua kampanjo rezultigis precizan rekonstruon de Malnova Urbo kun ĝiaj preĝejoj, palacoj kaj bazaroj.[7]
    564 Malnova Urbo (Zamość)
    Old City of Zamość
    Lublina provinco
    50° 42′ 59″ Nordo 23° 16′ 10″ Oriento / 50.716271152997386 °N, 23.26931693618925 °O / 50.716271152997386; 23.26931693618925 (mapo)
    K
    (iv)
    1992 Zamość estis fondita en la 16-a jarcento de Jan Zamoyski, sur la komerca vojo liganta okcidentan kaj nordan Eŭropon kun Nigra Maro. La urbo estis konstruita de la arkitekto Bernando Morando, naskiĝinta en Padovo, Zamość estas perfekta ekzemplo de renesanca urbo konstruita je la fino de la 16-a jarcento. Ĝi konservis sian originalan strukturon, fortikaĵojn kaj grandan nombron de konstruaĵoj, kiuj kunigas italajn kaj centreŭropajn arkitekturajn stilojn.[8]
    847 Kastelo de la Teŭtona Ordeno en Malbork
    Castle of the Teutonic Order in Malbork
    Pomeria provinco
    54° 02′ 23″ Nordo 19° 01′ 40″ Oriento / 54.039722 °N, 19.027778 °O / 54.039722; 19.027778 (mapo)
    K
    (ii)(iii)(iv)
    1997 La Kastelo en Malbork estis konstruita de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, post kiam la sidejo de la Alta Majstro estis translokita el Venecio al Malbork en 1309. La kastelo estas ekzemplo de mezepoka brika kastelo en gotika stilo. Ĝi estis damaĝita dum la dua mondmilito sed poste restaŭrita.[9]
    835 Mezepoka Urbo de Toruń
    Medieval Town of Toruń
    Kujavia-Pomeria provinco
    53° 00′ 44″ Nordo 18° 36′ 38″ Oriento / 53.01212636888643 °N, 18.6104965012135 °O / 53.01212636888643; 18.6104965012135 (mapo)
    K
    (ii)(iv)
    1997 Toruń estis fondita de Germana Ordeno, kiu konstruis kastelon tie en la mezo de la 13-a jarcento kiel bazo por konkero kaj evangelizo de Prusio. Ĝi baldaŭ evoluis komerce pro aliĝo al la Hansa ligo. En la Malnova kaj Nova Urbo, multaj konstruaĵoj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj (interalie domo de Koperniko) estas nerefuteblaj pruvoj pri la graveco de Toruń.[10]
    905 Manierisma Konstruaĵaro Arĥitektur-pejzaĝa kaj Pilgrima Parko en Kalwaria Zebrzydowska
    Kalwaria Zebrzydowska: the Mannerist Architectural and Park Landscape Complex and Pilgrimage Park
    Malgrandpollanda provinco
    49° 52′ 00″ Nordo 19° 40′ 00″ Oriento / 49.866667 °N, 19.666667 °O / 49.866667; 19.666667 (mapo)
    K
    (ii)(iv)
    1999 La konstruaĵaro kaj la parko estis fondita de Mikołaj Zebrzydowski je la komenco de la 17-a jarcento. Ĝi konsistas el monaĥejo, kelkaj preĝejoj, kapeloj kaj sanktejoj, kiuj estis konstruitaj en manierisma stilo. ĝi preskaŭ ne ŝanĝiĝis dum la jarcentoj kaj estas aktiva pilgrimejo en la 21-a jarcento.[11]
    1054 Preĝejoj de Paco en Jawor kaj Świdnica
    Churches of Peace in Jawor and Swidnica
    Malsuprasilezia provinco
    50° 50′ 47″ Nordo 16° 29′ 31″ Oriento / 50.84651177629003 °N, 16.492010721189622 °O / 50.84651177629003; 16.492010721189622 (mapo)
    51° 03′ 15″ Nordo 16° 11′ 21″ Oriento / 51.05403951294624 °N, 16.189179988984176 °O / 51.05403951294624; 16.189179988984176 (mapo)
    K
    (ii)(iv)(vi)
    2001 La Preĝejoj de Paco en Jawor kaj Świdnica estas la plej grandaj trabfakaj religiaj konstruaĵoj en Eŭropo. Ili estis konstruitaj en Silezio en la mezo de la 17-a jarcento. La preĝejoj atestas atingon de religia libereco kaj estas esprimo de lutera ideologio.[12]
    1053 Lignaj Preĝejoj en Suda Malgrandpollando
    Wooden Churches of Southern Lesser Poland
    Malgrandpollanda provinco

    49° 28′ 00″ Nordo 20° 12′ 43″ Oriento / 49.466665721241 °N, 20.211987585576864 °O / 49.466665721241; 20.211987585576864 (mapo)
    49° 51′ 38″ Nordo 20° 31′ 50″ Oriento / 49.86061105541035 °N, 20.530561227910116 °O / 49.86061105541035; 20.530561227910116 (mapo)
    50° 02′ 56″ Nordo 19° 56′ 16″ Oriento / 50.04894929192944 °N, 19.937916566002805 °O / 50.04894929192944; 19.937916566002805 (mapo)
    49° 37′ 51″ Nordo 21° 11′ 10″ Oriento / 49.63085515176102 °N, 21.186102856743048 °O / 49.63085515176102; 21.186102856743048 (mapo)
    49° 45′ 03″ Nordo 21° 58′ 35″ Oriento / 49.75076138471058 °N, 21.976449031610326 °O / 49.75076138471058; 21.976449031610326 (mapo)
    49° 40′ 13″ Nordo 21° 53′ 22″ Oriento / 49.67028763264411 °N, 21.889476591132112 °O / 49.67028763264411; 21.889476591132112 (mapo)

    K
    (iii)(iv)
    2003 La Lignaj Preĝejoj estas la plej bone konservitaj kaj la plej malnovaj lignaj preĝejoj en la regiono. Ili estis konstruitaj en gotika stilo sed ili ankaŭ diferencas de la tiamaj urbaj konstruaĵoj faritaj de ŝtono aŭ briko. Ĉi tiuj preĝejoj estis riĉe ornamitaj pro la subteno de riĉaj familioj.[13]
    1127 Parko de Muskau
    Muskauer Park / Park Mużakowski
    Lubuŝa provinco
    51° 33′ 02″ Nordo 14° 43′ 23″ Oriento / 51.550554165198676 °N, 14.722917308886856 °O / 51.550554165198676; 14.722917308886856 (mapo)
    K
    (i)(iv)
    2004 La parko situas laŭ la bordoj de rivero Neisse kaj estas dividita inter Pollando kaj Germanio. Ĝi estis kreita de princo Hermann von Pückler-Muskau de 1815 ĝis 1844. Dum la dua mondmilito, la parko kaj multaj konstruaĵoj estis damaĝitaj sed poste restaŭritaj.[14]
    1165 Jarcenta Halo
    Centennial Hall
    Malsuprasilezia provinco
    51° 06′ 25″ Nordo 17° 04′ 38″ Oriento / 51.10703718705421 °N, 17.077209897239374 °O / 51.10703718705421; 17.077209897239374 (mapo)
    K
    (i)(ii)(iv)
    2006 La Jarcenta Halo estis kreita en la jaroj 1911-1913 de arkitekto Max Berg kiel amuzejo kaj ĝi situas en Parko Szczytnicki. Ĝi havas vastan cirklan spacon, sur kiu povas sidi ĉirkaŭ 6 000 homoj. Sur alta je 23 metroj kupolo troviĝas lanterno el ŝtalo kaj vitro. La halo montras gravan interŝanĝon de arkitektaj influoj je la komenco de la 20-a jarcento.[15]
    1424 Lignaj Preĝejoj de Karpata Regiono en Pollando kaj Ukrainio
    Wooden Tserkvas of the Carpathian Region in Poland and Ukraine
    Malgrandpollanda provinco
    49° 22′ 10″ Nordo 22° 07′ 44″ Oriento / 49.3693896668235 °N, 22.12902018557556 °O / 49.3693896668235; 22.12902018557556 (mapo)
    49° 32′ 03″ Nordo 21° 01′ 58″ Oriento / 49.53408096162902 °N, 21.03275869721801 °O / 49.53408096162902; 21.03275869721801 (mapo)
    49° 22′ 11″ Nordo 20° 57′ 01″ Oriento / 49.3696046434525 °N, 20.95034912243312 °O / 49.3696046434525; 20.95034912243312 (mapo)
    49° 30′ 03″ Nordo 21° 10′ 25″ Oriento / 49.500872435376834 °N, 21.17360972127932 °O / 49.500872435376834; 21.17360972127932 (mapo)
    49° 35′ 19″ Nordo 21° 11′ 30″ Oriento / 49.58859748045074 °N, 21.191538623924583 °O / 49.58859748045074; 21.191538623924583 (mapo)
    49° 12′ 35″ Nordo 22° 41′ 16″ Oriento / 49.20962967932468 °N, 22.687704712558414 °O / 49.20962967932468; 22.687704712558414 (mapo)
    49° 57′ 10″ Nordo 23° 00′ 09″ Oriento / 49.95291232108899 °N, 23.002438635829563 °O / 49.95291232108899; 23.002438635829563 (mapo)
    50° 10′ 35″ Nordo 23° 24′ 05″ Oriento / 50.176293406356834 °N, 23.401518210702267 °O / 50.176293406356834; 23.401518210702267 (mapo)
    K
    (iii)(iv)
    2013 La transnacia enskribo, situanta sur la limo de Pollando kaj Ukrainio, ampleksas 16 preĝejojn (8 el kiuj troviĝas en Pollando), kiuj estis konstruitaj el lignopecoj inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, de komunumoj de ortodoksuloj kaj grekokatolikoj. La preĝejoj montras ortodoksan tradician stilon kun elementoj de lokaj tradicioj kaj kredoj. Lignaj belfridoj, tombejoj, enirejoj kaj tombejoj estas gravaj elementoj de multaj preĝejoj.[16]
    1539 Arĝentominejo en Tarnowskie Góry kaj ĝia Subtera Drenado Sistemo
    Tarnowskie Góry Lead-Silver-Zinc Mine and its Underground Water Management System
    Silezia provinco
    50° 25′ 31″ Nordo 18° 50′ 58″ Oriento / 50.42534274908874 °N, 18.84931521580571 °O / 50.42534274908874; 18.84931521580571 (mapo)
    K
    (i)(ii)(iv)
    2017 Ĉi tiu historia minejo de plumbo, arĝento kaj zinko situas en Tarnowskie Góry. Pro ĝia situo sur altebenaĵo, estis grandaj problemoj kun drenado de la minejo. Dum pli ol 300 jaroj de funkciado de la minejo, diversaj teknikoj estis uzataj por forigi la akvon de la tuneloj, inkluzive de vaporaj maŝinoj en la 19-a jarcento.[17]
    1599 Silikominejoj en Krzemionki
    Krzemionki Prehistoric Striped Flint Mining Region
    Malgrandpollanda provinco
    50° 58′ 20″ Nordo 21° 29′ 24″ Oriento / 50.9722692913739 °N, 21.490030370252633 °O / 50.9722692913739; 21.490030370252633 (mapo)
    K
    (iii)(iv)
    2019 Krzemionki estas aro de kvar silikominejoj kreitaj en neolitiko kaj frua bronzepoko (ĉirkaŭ de 3900 ĝis 1600 a.K.). Siliko estis plejparte uzata por krei hakilojn. Pli ol 4000 ŝaktoj, fosejoj kaj laborejoj por prilabori silikon estis trovitaj en unu el la plej ampleksaj prahistoriaj subteraj sistemoj de minado kaj prilaboro de siliko.[18]

    Objektoj en la prova listo de Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

    La objektoj sur mapo

    La suba tabelo montras polajn objektojn en la prova listo de Monda heredaĵo de Unesko:

    Ref. n-ro – referenca numero;
    Objekto – esperanta traduko de la enksribo kun kaj ĝia angla originalo;
    Loko – urbo, municipo, regiono; koordinatoj;
    Tipo – klasifiko de Monda heredaĵo de Unesko:[2]
    • kultura (K),
    • natura (N),
    • miksita – kultura kaj natura (K,N);
    Priskribo – malgranda priskribo de la objekto;
    Jaro – jaro de enskribiĝo;
  •  Translimaj enskriboj
  • Ref. n-ro Objekto Foto Loko Tipo Jaro Priskribo
    530 Gdańsk – Urbo de Libero kaj Memoro
    Gdansk – Town of Memory and Freedom
    Pomeria provinco
    54° 21′ 21″ Nordo 18° 36′ 13″ Oriento / 54.35596158992598 °N, 18.603497439797916 °O / 54.35596158992598; 18.603497439797916 (mapo)
    K
    (ii)(iv)(vi)
    2005 En la urbo Gdańsk okazis kelkaj el la ĉefaj eventoj en la eŭropa historio, unua batalo de la dua mondmilito ĉe Westerplatte kaj la komenco de movado Solidareco en Gdańska Ŝipkonstruejo. Krome, historia Ĉefa Urbo havas kelkajn konstruaĵojn en gotika kaj romanika stiloj.[19]
    2101 Kanalo Augustów
    Augustow Canal
    Podlaĥia provinco
    53° 36′ 39″ Nordo 22° 55′ 19″ Oriento / 53.610833 °N, 22.921944 °O / 53.610833; 22.921944 (mapo)
    K 2006 La Kanalo Augustów, situanta en Belorusio kaj Pollando, estis konstruita en la jaroj 1823-1839 por provizi rektan ligon inter du ĉefaj riveroj: Vistulo kaj Nemunas. Ĝi ankaŭ provizis ligon kun Nigra maro, rivero Daŭgavo kaj Dnepro, kaj kanalo Berezina. Ĝi ebligis preterpasi la teritorion de Orienta Prusio, kiu antaŭe enkondukis altajn impostojn por transito. Krom la kanalo, la enskribo ankaŭ ampleksas kluzojn, digojn, haŭlvojojn, vojojn ĉe la kanalo kaj pontojn.[20][21]
    2102 Kanjono de Dunajec en Montaro Pieninty
    The Dunajec River Gorge in the Pieniny Mountains
    Malgrandpollanda provinco
    49° 25′ 02″ Nordo 20° 23′ 57″ Oriento / 49.41732378242482 °N, 20.399179214883166 °O / 49.41732378242482; 20.399179214883166 (mapo)
    N 2006 La Kanjono de Dunajec estas riĉa je flaŭro kaj faŭno. Ĉar Montaro Pieniny ne estis glacikovrita, la kanjono estas uzata por studi la evoluon de vegetaĵaro ekde la lasta glacimaksimumo.[22]
    6393 Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj
    Ancient and Primeval Beech Forests of the Carpathians and Other Regions of Europe
    Ĉekarpata provinco
    49° 06′ Nordo 22° 39′ Oriento / 49.1 °N, 22.65 °O / 49.1; 22.65 (mapo)
    N
    (ix)
    2019 Ĉi tiu enskribo estas proponita kiel aldonaĵo al alia enskribo kun la sama nomo. La arbaroj montras postglacian disvastiĝoproceson. En Pollando la aldonaĵo ampleksas Nacian Parkon Bieszczady.[23]
    6431 Moderna Centro de Gdynia
    Modernist Centre of Gdynia — the example of building an integrated community

    Pomeria provinco
    54° 30′ 34″ Nordo 18° 32′ 20″ Oriento / 54.50947618373931 °N, 18.53892375980353 °O / 54.50947618373931; 18.53892375980353 (mapo)
    K
    (ii)(iv)(v)
    2019 Post la unua mondmilito, la urbo Gdańsk ricevis la statuson de Libera Urbo, tial la pola ŝtato ne povis uzi ĝin kiel haveno. Proksima vilaĝo Gdynia ekestis la nova ĉefa ekonomia centro, moderna centro de urbo estis konstruita en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. En tiu tempo, la loĝantaro kreskis de 1200 ĝis 120 000 kaj la urbo fariĝis simbolo de moderneco kaj maraj ambicioj de juna lando.[24]
    6439 Muzeo de Paperfarado en Duszniki-Zdrój
    Paper Mill in Duszniki-Zdrój
    Malsuprasilezia provinco
    50° 24′ 16″ Nordo 16° 23′ 44″ Oriento / 50.40456652103995 °N, 16.395577898167925 °O / 50.40456652103995; 16.395577898167925 (mapo)
    K
    (iii)(iv)
    2019 La Papermuelejo en Duszniki-Zdrój estas unu el la plej malnovaj konservitaj papermuelejoj en Eŭropo. Ĝi estis konstruita en la 16-a jarcento kaj alportis riĉecon kaj prosperon al la posedantoj en la 17-a jarcento. En 1968, ĝi fariĝis muzeo. En 2019, la muelejo ankoraŭ konservis la produktadon de tradicia manfarita papero.[25]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Poland (angle).
    2. 2,0 2,1 The Criteria for Selection (angle).
    3. Historic Centre of Kraków (angle). Alirita 14-a de Junio 2021.
    4. Wieliczka and Bochnia Royal Salt Mines (angle). Alirita 14-a de Junio 2021.
    5. Auschwitz BirkenauGerman Nazi Concentration and Extermination Camp (1940-1945) (angle). Alirita 14-a de Junio 2021.
    6. Białowieża Forest (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    7. Historic Centre of Warsaw (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    8. Old City of Zamość (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    9. Castle of the Teutonic Order in Malbork. Alirita 15-a de junio 2021.
    10. Medieval Town of Toruń (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    11. Kalwaria Zebrzydowska: the Mannerist Architectural and Park Landscape Complex and Pilgrimage Park. Alirita 15-a de junio 2021.
    12. Churches of Peace in Jawor and Świdnica (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    13. Wooden Churches of Southern Małopolska (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    14. Muskauer Park / Park Mużakowski (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    15. Centennial Hall in Wrocław (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    16. Wooden Tserkvas of the Carpathian Region in Poland and Ukraine (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    17. Tarnowskie Góry Lead-Silver-Zinc Mine and its Underground Water Management System (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    18. Krzemionki Prehistoric Striped Flint Mining Region (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    19. Gdansk - Town of Memory and Freedom. Alirita 15-a de junio 2021.
    20. Augustow Canal (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    21. The Augustów Canal (Kanal Augustowski) (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    22. The Dunajec River Gorge in the Pieniny Mountains (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    23. Ancient and Primeval Beech Forests of the Carpathians and Other Regions of Europe - extension (Poland) (angle). Alirita 15-a de junio 2021.
    24. Modernist Centre of Gdynia — the example of building an integrated community. Alirita 15-a de junio 2021.
    25. Paper Mill in Duszniki-Zdrój (angle). Alirita 15-a de junio 2021.