Wings

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Wings
Paul McCartney kun Linda McCartney en 1976
Paul McCartney kun Linda McCartney en 1976
Persona informo
Okupo
Verkoj Band on the Run
Band on the Run
TTT
Retejo http://www.PaulMcCartney.com
vdr

Wings —konata ankaŭ kiel Paul McCartney & Wings (Flugiloj)— estis grupo de rok-muziko formita en Aŭgusto 1971, apenaŭ unu jaron post la disigo de The Beatles, fare de Paul McCartney. Laŭlonge de la tempopaso, la nuraj tri komponantoj kiuj permanente restos ekde la komenco estis Paul McCartney mem, lia edzino Linda McCartney kaj la iama gitaristo de Moody Blues, nome Denny Laine.

Unua grupo (1971-1973)[redakti | redakti fonton]

En februaro 1972, Wings plublikigis la unuopaĵon "Give Ireland Back to the Irish" (redonu Irlandon al irlandanoj), kiel reago al la Sanga dimanĉo okazinta en Norda Irlando la 30an de Januaro. La kanto, pro sia kontraŭ-uniisma mesaĝo, estis malpermesita de la BBC, kaj ĝi estis menciita nur de la brita kanalo en la listoj de sukcesoj kiel "unu disko de Wings". Spite sian malabundan disvastigon en la amaskomunikiloj, la unuopaĵo atingis la 16an rangon en la Unuiĝinta Reĝlando kaj la 1an rangon kaj en Irlando kaj en Hispanio. Iel kiel reago al la malpermeso de "Give Ireland Back to the Irish", Wings publikigis kiel unuopaĵo la porinfanan kanton "Mary Had a Little Lamb" (Mary havis ŝafeton). Ĉiuokaze, en Novembro 1972 la venonta unuopaĵo de la grupo, "Hi, Hi, Hi", estos denove cenzurita de la BBC pro aludoj al sekso kaj drogoj, kvankam tiam, la flanko B, "C Moon", ja estis elsedinta.

Fine de 1972, McCartney renomis la grupon kiel "Paul McCartney and Wings" por la albumo Red Rose Speedway, kiu iĝos la unua rango de la grupo en Usono per la balado "My Love". Fine de la registrosesioj de Red Rose Speedway, en Oktobro 1972, Wings registris la pecon "Live and Let Die" por la samnoma filmo de James Bond "Live and Let Die", kun por la unua fojo kiu estis produktoro de The Beatles nome George Martin. La peco, publikigita kiel unuopaĵo meze de 1973, iĝos unu de la plej grandaj sukcesoj de Wings kaj unu de la pecoj plej elstaraj en la koncertoj de Paul McCartney post la disiĝo de la grupo, ĝenerale akompanata de piroteknikaĵoj.

Dua grupo (1974-1977)[redakti | redakti fonton]

Paul kaj Linda McCartney en 1974.
Denny Laine dum la turneo de 1976.

La grupo laboris en Naŝvilo (Tenesio), sed ekregistris en Londono fine de 1974, kaj poste en Nov-Orleano por finkompletigi Venus and Mars. Kaj la albumo kaj la unuopaĵo "Listen to What the Man Said" atingis la unuan rangon en Usono. En 1975 kaj 1976 la grupo faris turneon tra Aŭstralio, Eŭropo kaj Usono. Kaj Paul McCartney kaj aliaj membroj de la bando ludis kantojn de siaj iamaj grupoj. La kanto "Mull of Kintyre" pri la adoptita nova loĝloko de la familio McCartney iĝis internacia sukceso.

Tria grupo (1978-1981)[redakti | redakti fonton]

Influita per la novaj tendencoj punko kaj nova ondo, Wings forlasis sian melodian tonon por fari novan muzikan vojon. Sed la nova albumo, Back to the Egg (reen oven), kiu ne estis laŭdita de la kritikistoj, havis malabundajn vendojn kompare kun iliaj antaŭaj diskoj. La albumo enhavis la kanton "Rockestra Theme", rezulte de kunsido en Oktobro 1978 kun membroj de The Who, Led Zeppelin kaj Pink Floyd. La planoj por nova tutmunda turneo de Wings estis abandonitaj kiam Paul McCartney estis arestita pro posedo de mariĥuano en Tokio la 16an de Januaro 1980. Ankaŭ aliaj membroj de Wings estis arestitaj kaj poste liberigitaj. Sed Paul McCartney restis enprizone dum naŭ tagoj. Kiel rezulto, la turneo tra Japanio estis suspendita, kaj ankaŭ aliaj planoj perdis energion dum Paul McCartney dediĉis sin al plej personaj projektoj.

Komponoj[redakti | redakti fonton]

Dum la dej jaroj de vivo, Wings suferis nombrajn ŝanĝojn, kun konstantaj abandonoj kaj novaj aligoj, reduktita dufoje al nur tri personoj: Paul, Linda kaj Denny Laine.

1971-1972 1972-1973 1973
  • Paul McCartney: voĉo, baso, gitaro kaj klavaro
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro, baso kaj piano
  • Denny Seiwell: drumoj
  • Paul McCartney: voĉo, baso, gitaro kaj klavaro
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro kaj baso
  • Denny Seiwell: drumoj
  • Henry McCullough: voĉo kaj gitaro
  • Paul McCartney: voĉo, baso, klavaro, gitaro kaj drumoj
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro, baso kaj piano
1974-1975 1975-1977 1977-1978
  • Paul McCartney: voĉo, baso, klavaro kaj gitaro
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro, baso kaj piano
  • Jimmy McCulloch: voĉo kaj gitaro
  • Geoff Britton: drumoj
  • Paul McCartney: voĉo, baso, klavaro kaj gitaro
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro, baso kaj piano
  • Jimmy McCulloch: voĉo, gitaro kaj baso
  • Joe English: voĉo, drumoj
  • Paul McCartney: voĉo, baso, klavaro, gitaro kaj drumoj
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro, baso kaj piano
1978-1981
  • Paul McCartney: voĉo, baso, klavaro, gitaro kaj drumoj
  • Linda McCartney: voĉo kaj klavaro
  • Denny Laine: voĉo, gitaro kaj piano
  • Laurence Juber: voĉo kaj gitaro
  • Steve Holley: voĉo, drumoj

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Wild Life (1971)
  • Red Rose Speedway (1973)
  • Band on the Run (1973)
  • Venus and Mars (1975)
  • Wings at the Speed of Sound (1976)
  • Wings Over America (1976)
  • London Town (1978)
  • Wings Greatest (1978)
  • Back to the Egg (1979)
  • Wingspan: Hits and History (2001)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Give Ireland Back to the Irish" (1972)
  • "Mary Had a Little Lamb"/"Little Woman Love" (1972)
  • "Hi, Hi, Hi"/"C Moon" (1972)
  • "My Love" (1973)
  • "Live and Let Die" (1973)
  • "Helen Wheels" (1973)
  • "Jet" (1974)
  • "Band on the Run" (1974)
  • "Junior's Farm" / "Sally G" (1974)
  • "Listen to What the Man Said" (1975)
  • "Letting Go (1975)
  • "Venus and Mars/Rock Show" (1975)
  • "Silly Love Songs" (1976)
  • "Let 'Em In" (1976)
  • "Maybe I'm Amazed" (1977)
  • "Mull of Kintyre"/"Girls School" (1977)
  • "With a Little Luck" (1978)
  • "I've Had Enough" (1978)
  • "London Town" (1978)
  • "Goodnight Tonight" (1979)
  • "Old Siam, Sir"/"«Arrow Through Me" (1979)
  • "Getting Closer" (1979)
  • "Coming Up" (1980)